Vikipedio enhavas artikolon pri: Talpo
Ĉi tiu kapvorto estis en 2014
4-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2015
4-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2016
4-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2017
4-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2018
4-a vorto de la semajno.

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo talpo talpoj
Akuzativo talpon talpojn
 
talpo
 Deveno
el la vulg. lat. *talpus, kaj tiu ĉi el la lat. talpa
 Vorterseparo
talp + o

 Signifoj
redakti

  1. (biologio) genro el familio talpedoj, subtere vivanta insektomanĝulo kun velureca felo; genro de preskaŭ blindaj mamuloj el la ordo de insektovoruloj, vivantaj fosante en la tero: blinda, kiel talpo; la talpo faris sian viziton en sia nigra velura pelto[1].
 Ekzemploj
Sed neniu iam aŭdis ion pri Dio, nek la ansero nek la leporo nek la talpo.[2]
 Esprimoj (parolturnoj)
blinda kiel talpo
 Derivaĵoj
talpa. Rilata al talpo: talpa felo; (f) malestime ignorante la talpan laboradon de s-roj Couturat kaj Kio[3].
talpedoj. Familio (Talpidae) de insektovoruloj, al kiu apartenas miogalo kaj talpo.
talpejo. Tuto de talpaj galerioj, elfositaj de talpo kun la teramaso, kiu rezultas el ĝia laborado: fari monton el talpejo (troigi la aferojn).

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. Michael Schmidt-Salomon kaj Helge Nyncke. Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido. Aschaffenburg, 2011. Elgermanigita de Libera Pensantino.
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof