Helpo:Strukturo de vortospeco

< Helpo:Superrigardo < Strukturo de vortospeco

Ĉi tiu paĝo estu kohera kun Helpo:Strukturo de kapvorto. Enkategoriigitaj en Kategorio:Laŭ vortospeco (27 paĝoj).

Enkonduko redakti

La indiko de la vortospeco (alinome "parolparto") troviĝas en la donita kapvorta sekcio sub la indiko pri la koncerna lingvo.

Ne ekzistas vaste akceptita aŭtoritata universala klasifiko de vortospecoj, nek komuna por ĉiuj lingvoj, sed eĉ ne por iu sola lingvo. Do la suba validas nur en ĉi tiu vikivortaro, laŭeble por ĉiuj lingvoj, kaj oni akceptu ke prezentiĝas gramatikoj por Esperanto aŭ aliaj lingvoj kiuj uzas alian klasifikon aŭ alian terminaron.

Subkategorioj kaj lingva dependeco redakti

Estas difinitaj 26 vortospecoj, la kutimaj klasikaj kiel "verbo", kaj kelkaj specialaj aŭ pseŭdaj, ekzemple "signo". Rimarku ke ne eblas meti ĉiujn specojn kaj ecojn de kapvorto al la nivelo de vortospeco, ĉar tio rezultigus multe pli ol 100 vortospecoj. Kiel eble similspecaj enhavoj estas grupigitaj sub unu vortospeco, ekzemple "litero" kaj "araba cifero" kaj "signo de valuto" sub vortospeco "signo", aŭ "proverbo" kaj "baza frazo" sub vortospeco "frazo", "transitiva verbo" kaj "netransitiva verbo" sub vortospeco "verbo".

La ĉefa kutimo estas kategoriigi vortospecon, lingvon, kaj ilin ambaŭ samtempe, do ekzemple la angla vorto "take" rezultigos 3 kategoriojn:

  • Verbo
  • Kapvorto (angla)
  • Verbo (angla)

La sistemo funkcias ankaŭ por la plejmultaj subkategorioj, ekzemple la pronomo "oni" rivevos 2 pliajn kategoriojn (la lingvon ni jam kategoriigis):

  • Persona pronomo
  • Persona pronomo (Esperanto)

Sed por kelaj ecoj ĝi ne funkcias. Ekzemple Kategorio:Esperanta adverbo finiĝanta per (-aŭ) (2 paĝoj) estas havinda por Esperanto, sed ne ekzistas en iu alia lingvo. Kaj ne temas pri vortfarado ĉar post forpreno de '-aŭ' ne restas valida radiko (ekzemple "apenaŭ" -> "apen"). Simile Kategorio:Angla adjektivo finiĝanta per (-ly) (3 paĝoj) (havinda ĉar anglaj vortoj finiĝantaj per '-ly' estas plej ofte adverboj).

Kontraŭe "araba cifero" aŭ "signo de valuto" aŭ "mallongigo de valuto" aŭ "mallongigo de kemia elemento" estas translingvaj.

Do ekzistas 3 specoj de lingva rilato:

  • plurlingva (apartiginda laŭ pluraj lingvoj, ekzemple vortospeco "postpozicio" kiu prezentiĝas en pluraj kvankam ne ĉiuj lingvoj)
  • unulingva (ekzemple " Angla adjektivo finiĝanta per (-ly) ")
  • trasnslingva (ekzemple "mallongigo de kemia elemento")

La 26 vortospecoj estas ĉiuj plurlingvaj, kvankam "signo" gratas la limon de la sistemo, kaj ĉiam havos lingvon "translingva", kun eblo havi pliajn lingvojn (precipe se temas pri litero).

La 26 vortospecoj redakti

La grizaj kategorioj estas unulingvaj.

Grandaj bazaj vortospecoj (3) redakti

Pliaj bazaj vortospecoj (12) redakti

Nememstaraj vorteroj (5) redakti

  • Prefikso (135 paĝoj)
  • Sufikso (121 paĝoj) (ankaŭ konata kiel finaĵopostsilabo) (ekzemploj: -eo-: -j -en-: -ist)
  • cirkumfikso (ne ekzistas en EO, ekzistas ekzemple en ID)
  • infikso (interfikso, en EO ofta nomita "sufikso" kvankam ne povas stari ĉe fino de vorto) -eg- -ist-
  • Nememstara radiko (9 paĝoj) (la plejmultaj esperantaj radikoj estas nememstaraj (ekzemple "hund"), sed ne kreu paĝojn por ili, ĉar ili estas pritraktataj sur paĝoj (almenaŭ unu paĝo por ĉiu radiko) pri kompleta vorto kun finaĵo, ekzemple hundo, fenomeno "nememstara radiko" ekzistas eĉ en aliaj lingvoj)

Ceteraj klasoj (2) redakti

Frazo redakti

Signo redakti

  • Signo (106 paĝoj) (trovebla ene de unikodo, nur unu signo, ne signoĉeno, ĉiam translingva, sed povas havi ankaŭ alian lingvon, ne havas alian vortospecon, suba listo estu kohera kun ((mtagg)) kaj {{k}})
    • askia signo
    • Araba cifero (10 paĝoj) (unu cifero, "9" bonas, "10" ne bonas)
    • Roma cifero (3 paĝoj) (unu cifero per kutimaj literoj, eĉ plurcifera nombro per unu unikoda signo)
    • askia litero
    • latina litero
    • esperanta ĉapelita litero
    • cirila litero
    • Kategorio:Ĉina signo tradicia (7 paĝoj)
    • ĉina signo simpligita
    • ĉina signo komuna (sama formo tradicia kaj simpligita)
    • Matematika signo (7 paĝoj) (ekzemploj: ^, )
    • IFA-signo (1 paĝoj) (ekzemploj: ɧ, ʉ)
    • Signo de valuto (5 paĝoj) per speciala signo (ekzemploj: $ (USD), (EUR), (BitCoin/Bitmono)) (ankaŭ subkategorio de "Mono") (ne literaj aŭ hibridaj mallongigoj kiel EURUS$) (vidu ankaŭ Simbolo de valuto (10 paĝoj) sub faka kategorio Mono (31 paĝoj) sed ne sub "Signo")
    • Bilda signo (2 paĝoj)

Aldonaj vortospecoj (4) redakti

Kutime plue havas alian vortospecon, krom tipoj "redukto" kaj "aparte uzata vortgrupo kiu ne estas frazo kaj ne havas alian vortospecon".

  • Mallongigo (500 paĝoj) : (ekzemploj: a.K.E., TNT) (ne konfuzu kun kofrovorto kiu estas aldona trajto, mallongigo havu alian vortospecon, ekzemple ASAP estas kaj adverbo kaj mallongigo, PEBKAC estas kaj frazo kaj mallongigo)
    • mallongigo de lingvo (ekzemploj: eo, min) (ankaŭ subkategorio de "Lingvoscienco") (nur translingva)
    • mallongigo de valuto (ekzemploj: EUR, USD) (ankaŭ subkategorio de "Mono") (nur translingva)
    • mallongigo de kemia elemento (ekzemploj: Na, U) (ankaŭ subkategorio de "Kemio") (nur translingva)
    • fizika mallongigo (ekzemploj: c, mph) (nur translingva)
  • Vortgrupo (572 paĝoj) (ankaŭ konata kiel vortkuno, vortkunigo, vortkunmeto, vortaranĝo, vorto-kunordigo, vortgrupigo) (ne estu aparte uzata (kompleta) frazo) (ekzemploj: EO perjodata acido, volvita A ; ID: stasiun kereta api)
  • Participo (66 paĝoj) (participo ĉiam havas alian vortospecon, ekzemple "komencanto" estas kaj substantivo kaj participo)
  • Tabelvorto (57 paĝoj) (tabelvorto ĉiam havas alian vortospecon, ekzemple "ie" estas kaj adverbo kaj tabelvorto)

Anstataŭiga testo redakti

Kiel oni determinas vortospecon de obskura vorto, vortgrupo aŭ mallongigo? Oni anstataŭigu ĝin per unu vorto kies vortospecon oni jam konas kaj eltrovu ĉu la frazo daŭre sonas bone. Mallongigon oni anstataŭigu per la plenaj vortoj.

Mallongigo -> frazo redakti

PEBKAC = Problem exists between keyboard and chair. estas frazo (kaj mallongigo), sed ne verbo. Kial?

PEBKAC (aparta uzo)
I do not PEBKAC. (ne funkcias, kaj ne eblas konstrui funkciantan frazon)

Krom tio la signoĉeno "Problem exists between keyboard and chair." jam enhavas kaj subjekton ("problem") kaj finitan verbon ("exists"). Temas pri plena frazo.

Mallongigo -> adverbo redakti

ASAP = as soon as possible estas adverbo (kaj mallongigo). Kial?

I will do it tomorrow. ("tomorrow" estas adverbo)
I will do it as soon as possible. (frazo daŭre bone funkcias)
I will do it ASAP. (frazo daŭre bone funkcias)

Esprimo (idiomaĵo, parolturno, dirmaniero) -> adverbo redakti

"at first glance" estas adverbo (kaj esprimo, subklaso de vortgrupo) kvankam neniu el la tri apartaj vortoj estas adverbo. Kial?

Initially the idea was tempting. ("initially" estas adverbo)
At first glance the idea was tempting. (frazo daŭre bone funkcias)

Malfacilaj distingoj redakti

Substantivo kaj adjektivo (substantivigo) redakti

  • la korea
  • arbetslös
  • poor

Konjunkcio kaj subjunkcio redakti

Konjunkcio povas konekti aŭ vortojn aŭ frazojn. Konjunkcio konektas du samspecajn kaj samnivelajn partojn.

Ĉi tiu biciklo estas malmultekosta sed bonkvalita.
Ĉi tiu biciklo estas bonkvalita sed malmultekosta. (post interŝanĝo la frazo daŭre funkcias kaj signifo estas (preskaŭ) sama)
Mi ne serĉis ĉie sed nur en la kuirejo. (kaj "ĉie" kaj "en la kuirejo" estas adverbialoj de loko, do iomete samspecaj frazpartoj, kvankam interŝanĝi ilin ne bone eblas)
Tri kaj du estas fem. (sendube konjunkcio)
Tri plus du estas fem.
Du plus tri estas fem. (la sumerojn eblas interŝanĝi)
Du alt kvin estas tridek du. (ĉi tie la operacierojn ne eblas interŝanĝi, tamen ili estas iomete samspecaj)

La kvanto da konjunkcioj estas minimuma en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj.

  • simplaj: kaj, aŭ, sed
  • simplaj matematikaj: plus, minus, alt
  • duoblaj: kaj...kaj, aŭ...aŭ, nek...nek, ju...des

Subjunkcio konektas nur frazojn. Ĝi ne povas konekti vortojn, sed foje povas iomete nekompletajn frazojn. La du partoj ne estas samnivelaj, sed unu el ili dependas de kaj agas kiel frazparto por la alia.

Mi foriros baldaŭ. ("baldaŭ" estas adverbo)
Mi foriros post ke vi alvenos. ("post ke vi alvenos" estas subfrazo kiu anstataŭas la adverbon)

En kelkaj lingvoj subfrazo postulas ŝanĝitan vortordon. Tio ne validas en Esperanto kaj pro tio la distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj ne estas tiel prominente videbla.

Vortgrupo kaj frazo redakti

La baza regulo estas ke frazo enhavas almenaŭ subjekton kaj verbon. Prezentiĝas diveras neregulaĵoj:

  • Pluvas. (en Esperanto la subjekto estas subkomprenata)
  • A: Kien vi iras? B: Nenien! (nekompleta respondo al demando)
  • Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. (grava parto de frazo estas subkomprenata, ofte sed ne sole taŭga formo de verbo "esti", tamen uzata sole aparte, ne povas fariĝi parto de pli longa frazo)

Nur la plej suba tipo de frazo povas fariĝi kapvorto. Kompletan frazoj oni enmetu kun komenca majusklo kaj punkto ĉe la fino, kaj kategorigu kiel Kategorio:Frazo (184 paĝoj), ne Kategorio:Vortgrupo (572 paĝoj). Eĉ nekompletan frazon uzatan sole aŭ ĉefe aparte (temas ĉefe pri kelkaj proverboj kaj famaj frazoj) oni pritraktu kvazaŭ kompletan frazon.

Se vortgrupon (eĉ forte idioman) eblas aŭ necesas uzi kiel parto de pli longa frazo (ekzemple "dormi kiel ŝtono") tiam oni enmetu ĝin sen komenca majuskligo kaj sen punkto, kaj kategorigu ĝin kiel Kategorio:Vortgrupo (572 paĝoj).

Miksita kategorio "Simbolo" redakti

Simbolo (66 paĝoj) staras aparte kaj apude de vortospeco. Ĝi estas kerne translingva kaj enhavu subkategoriojn por miksaĵo de signoj kaj mallongigoj (unuliteraj, plurliteraj kaj hibridaj) apartigitaj laŭ uzkampo (kimio, mono, ...). Signoj kaj mallongigoj eniras aldone taŭgan subkategorion de "Simbolo" apud ilia "ĉefa hejmo" kiu estas subkategorio de Signo (106 paĝoj)Mallongigo (500 paĝoj).

Ekstere de klasado laŭ vortospeco redakti

  • etimologio
  • dialekto (ŝablono "k" grupo D)
  • fako / temaro (ŝablono "k" grupo F)
  • stilaj niveloj / lingvoregistro (ŝablono "k" grupo S)
  • cetera trajto (ŝablono "k" grupo C) Helpo:Strukturo de kapvorto#Laŭ cetera trajto (inkluzivite interalie baza vortprovizo, kofrovorto, ...)