Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto estas en
Listo de Swadesh.

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo premis premas premos
Adjektiva aktiva participo preminta premanta premonta
Adjektiva pasiva participo premita premata premota
Substantiva aktiva participo preminto premanto premonto
Substantiva pasiva participo premito premato premoto
Adverba aktiva participo preminte premante premonte
Adverba pasiva participo premite premate premote
Moduso
Infinitivo premi
Volativo premu
Kondicionalo premus
 Elparolo
  • IFA ˈpremi 

 Signifoj
redakti

  1. apliki forton sur objekton en kontakto, malvaastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo
    Ne premu ĉi tiun butonon!
    Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
    Mi elpremis sukon el la fruktoj.
    Enpremi en la teron.
    Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
  2. fari tiun agon kiel esprimon de sento
    Li premis al mi la manon.
    Ŝi etendis la manon por manpremo.
  3. ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo
    La laboro min premas.
    Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
    Mi cedis al la insista premo de amikoj.
    La koro premiĝas vidante tiun situacion.
  4. repuŝi per superaj rimedoj
    Ili premis la malamikojn.
    Alpremi iun al muro.
  5. tirane, maljuste traktadi
    La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
    Li subpremis la homojn.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo