-ino
(Alidirektita el -in-)
Signifoj |
- (genera sekso)
- Rimarkoj: tiu postfiksaĵo estas fundamente substantiva
- Rimarkoj: pluraj radikoj havas virseksan sencon, se la vortero -ino ne kunmetiĝas. La numbro da tiaj radikoj malkreskas dum jaroj. Ekzemple, antaŭ jarcento, la vorto koko estis usata per virseksa senco, sed nun ĝi estas normale senseksa. Same kunmetaĵoj de vortero -isto. Kokino kaj vartistino estas nepre in-seksaj, sed koko kaj vartisto ne plu estas nepre vir-seksaj.
- Rimarkoj: derivaĵo ne ĉiam gardas la seksan signifon de radiko. Ekz-e, kvankam patreco (k patrineco) restas vir- kaj in-seksaj, edziĝo kaj edzeco estas ofte sekse neŭtraj.[1]
Inter la radikoj, kiuj nuntempe ankoraŭ estas virseksaj, estas la jenaj:
Virseksaj radikoj, povas kuniĝi kun -ino knabo, viro (parencoj) avo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo (titoloj) fraŭlo, grafo, princo, reĝo, sinjoro (nomoj) Jozefo, Johano, Petro, ktp.
Rimarkoj: Kelkaj radikoj estas fundamente in-sekzaj kaj ne kunmetiĝas kun la vortero -ino.[2] Jene,
Inseksaj radikoj, normale ne kuniĝas kun -ino femalo, megero (laboristoj) almeo, gejŝo, meretrico, primadono, subreto (rilatoj) hetajro, matrono, odalisko (titoloj) damo, madono (mitanoj) amazono, furio, gorgono, muzo, nimfo, ktp. (nomoj) Barbaro, Mario, Rakaelo, Sofio, ktp.
Derivaĵoj |
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
(ĉe nuntempe sensekaj radikoj)
(ĉe virseksaj radikoj)
- avino
- edzino
- fianĉino
- filino
- fratino
- fraŭlino
- grafino
- Jozefino
- knabino
- kuzino
- nepino
- nevino
- onklino
- patrino
- princino
- reĝino
- sinjorino
- vidvino
- virino
(balaste, ĉe inseksaj radikoj)
Vidu ankaŭ |
Fontoj kaj citaĵoj |