Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo tretis tretas tretos
Adjektiva aktiva participo tretinta tretanta tretonta
Adjektiva pasiva participo tretita tretata tretota
Substantiva aktiva participo tretinto tretanto tretonto
Substantiva pasiva participo tretito tretato tretoto
Adverba aktiva participo tretinte tretante tretonte
Adverba pasiva participo tretite tretate tretote
Moduso
Infinitivo treti
Volativo tretu
Kondicionalo tretus
  Ĉi tiu kapvorto estis en 2012
12-a vorto de la semajno.
 
uloj tretas flagon
 Deveno
el la germana treten, siavice tutĝermana: gotika trudan, malnovaltgermana trëtan, drëtan, mezaltgermana trëten".
 Vorterseparo
tret + i

 Signifoj
redakti

[1] forte premi per piedoj
 Samsencaĵoj
[1] piedpremi
 Ekzemploj
[1] Elpensu vortkunojn kun jenaj paronimoj: trakti — treti.[1]
[1] Li surtretis la piedojn de la virino.[2]
[1] Tenu vin proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin.[3]
[1] Liaj ŝuoj estis tretplatigitaj.[4]
[1] Treti vinberojn.
[1] Treti en vinpremejoj.[5]
 Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
surtreti, akvotreti

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „treti“.
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 297.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof

slovena redakti

 Signifoj
redakti

  1. froti