Vikipedio enhavas artikolon pri: Nominativo

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro
Nominativo nominativo
Akuzativo nominativon
 Vorterseparo
nominativ + o
 Silabseparo
no - mi - na - ti - vo

 Signifoj
redakti

[1] (lingvoscienco) kazo, kiu en diversaj lingvoj kun nominativa esprimordo montras agantonsubjekton de ago. Por konstrui la kazon en lingvoj kun fleksio estas uzata la vortformo, en lingvoj sen fleksio estas uzata speciala pozicio de la vorto en propozicio.
[2] (lingvoscienco) kaza vortformo en lingvoj kun fleksio kaj nominativa esprimordo per kiu estas esprimata nominativa kazo, kutime estas uzata:
  1. en vortaroj kiel baza formo de substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj;
  2. en Esperanto la formo estas uzata por konstrui diversajn kazojn:
    1. pura nomintiva formo en ajna pozicio (krom priskribitaj sube) de propozicio estas nominativa kazo;
    2. prepozicio plus nominativa formo estas iu kazo, sed ne nominativa, - en la vortkonstruaĵo la vortordo estas fiksita, tamen la tuta esprimo povas esti en ajna pozicio de propozicio; la ekzemplo "sur tablo" - tablo estas en kazo de loko;
    3. en pozicio tuj post rekta subjekto de la verbo en akuzativa formo - tio estas predikativa kazo, kiu esprimas iun kvaliton aŭ staton de subjekto, kiu estas esprimita per substantivo; la ekzemplo "ni elektu tiun personon prezidento" - ĉi tie nominativan formon havas du vortoj - "ni" kaj "prezidento", sed vorto "ni" estas en nominativa kazo, dum "prezidento" estas en predikativa kazo.


 Hiperonimoj
kazo, vortformo


 Vidu ankaŭ

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj