Oni interalie konkludis, ke la pralingvaj komenciĝoj prezentis sonojn kun kompleksaj, pluroblaj signifoj, sen ia ajn diferenciĝo inter substantivoj, adjektivoj, verboj, aŭ inter subjekto, predikato k. t. p.[1]
Krome la karaktero de la vortoj estas konstatebla el ilia komenca litero, ĉar ekzemple la substantivoj komenciĝas per "b", kiel la menciitaj "bo" kaj "ba", la personnomoj komenciĝas per "z", la adjektivoj per "k" kaj la vokalo servis esprimi la verbojn kaj agadojn.[2]