Vikipedio enhavas artikolon pri: Akuzativo

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro
Nominativo akuzativo
Akuzativo akuzativon

  akuzativ + o ( eo , SB )

 Silabseparo
a - ku - za - ti - vo

 Signifoj
redakti

  1. ((gramatiko)) en diversaj lingvoj kazo kiu montras objekton (ankaŭ nomata "rekta aldono de verbo") de ago
    Neniu esperanta prepozicio postulas akuzativon, sed certaj toleras ĝin.
  2. ((gramatiko)) vortformo en lingvoj kun vortfleksio kaj nominativa esprimordo per kiu en Esperanto estas esprimataj:
[2.1] akuzativa formo en ajna pozicio (krom priskribitaj sube) de propozicio estas akuzativa kazo;
[2.2] post prepozicioj konstruantaj kazon de loko (lokativon) estas kazo de direkto (direktivo); la ekzemplo "sur tablon" - tablo estas en kazo de direkto; taŭgas ne nur por montri celan lokon, sed ankaŭ celan staton;
[2.3] post numeroj kiel datoj kaj nombroj kiel kvantoj montras daŭrecon, longecon aŭ konkretecon de momento de iu evento aŭ ago - tiel nomata anstataŭa akuzativo;
[2.4] akuzativa formo por vortoj montrantaj lokon por esprimi direkton - tiel nomata akuzativo de direkto.
 Hiperonimoj
kazo, vortformo
 Vidu ankaŭ
sisterona akuzativo estas malĝusta aŭ erara uzo de la akuzativo, tiel nomata estas pro iama gazeteto eldonita en Sisterono kaj en kiu akuzativo estis mistraktita.[1]
kazo, fleksio, deklinacio, nominativo, genitivo, dativo, instrumentalo, prepozitivo, lokativo, alativo, ablativo posesivo, vokativo, partitivo, translativo, inesivo, adesivo, komparativo, komitativo

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj