Esperanto redakti

  Adjektivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo oportuna oportunaj
Akuzativo oportunan oportunajn

 Signifoj
redakti

  1. facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino
  2. faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco
 Ekzemploj
[1] oportuna tenilo[1], brakseĝo[2], formo de glaso; oportunaj ŝuoj, bluzoj; oportuna sistemo de korespondado; (ina) la vojaĝo fariĝis pli oportuna, ĉar ili trovis la eblon veturi[2]; esprimado longa estas efektive afero ne oportuna[2]; la artikolo estas oportuna, sed ne necesa[2]; doni al vorto formon pli oportunan[2]; aliaj esprimoj montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis[2]; el la ekzercoj de la bonaj faroj li povas fari oportunan veston[2].
[1] miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj.
[1] ni oportune sidis sur sofo.
[1] li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni vivon.
[2] ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj.
[2] tiu ekspozicio estas oportuno por montri utilecon de Esperanto.
[2] aĝo maljuna ne estas oportuna.
 Samsencaĵoj
[1] konvena, praktika, taŭga, alcela

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
  1. El la verkaro de Kazimierz Bein
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 El la verkaro de L.L. Zamenhof