tiu
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | tiu | tiuj |
Akuzativo | tiun | tiujn |
Signifoj |
- montrovorto pri identeco. Morfemo uzata:
- I- kiel determinanto de subst.:
- II- kun elipso de subst.:
- 1 ĉar tiu subst. troviĝas en la kunteksto aŭ parola situacio: kiu estas tiu (sk. «homo» aŭ «objekto»)?; forpelu ĉi tiun, k lasu la alian!; tiuj ĉi (sk. «homoj» aŭ «bestoj») estas denaskaj malamikoj;
- 2 por reprezenti jam priparolitan personon, kiam tiu persono ne estas la subjekto de la antaŭa prop.(tiu lasta): Jakob alproksimiĝas al Isaak k tiu lin palpiŝ; li rakontis al sia edzino pri la maljuna viro k pri la stana soldato, kiun li sendis al tiuZ.
- 3 por esti la korelativo de rilativo: plej bone ridas tiu, kiu ridas la lastaZ; kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonojZ.
- III- pron-e, anst. «la + subst. antaŭe menciita»: doktrino, apogita sur tiu de Platono; mi preferas la poemon de Lenau al tiu de Goeto.
Ekzemploj |
- [1] Ĉiu persono... devis, se tiu estis 6-jara aŭ pli, porti surbruste flavan stelon de Davido.[3]
Frazaĵoj |
- ĉi tiu, tiu ĉi, tiu for
- iu kaj tiu, tiu kaj tiu. Sintagmo uzata por eviti precizigi k elnombri serion da aferoj: novajn formojn oni devas doni kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke «la fundamenta formo estas tiu k tiu (malnova), sed en la literaturo plej ofte estas uzata la formo tiu k tiu (nova)»Z; (analoge) preĝu por mi, preĝu por tiu, edzino de tiu!B. ☞ tia-tia.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- tiu
- tiu
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "tiu".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "tiu"
- La Simpla Vortaro, „tiu“.
- tiu
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 268.
- ↑ L. L. ZAMENHOF. Bagateloj.