Ekz-e, ĉe mi trinkos glason da vino, la glaso estas kaj la ujo kaj la kvanto, do oni komprenas ke mi trinkos el glaso plena je vino.
Ekzemploj
Sed apenaŭ ni faris kelkajn dekojn da paŝoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro.[1]
Rimarkoj
Da kaŭzas problemojn por multaj okcidentanoj. Malkiel la prepozicioj de kaj el, kiuj aperas post kaj nomoj kaj verboj, da aperas nur post nomoj. Ĝi inhibicias la artikolon la, sed en la vortuzo de Zamenhof, la sekvanta nomo ne estas nepre nedifinita, spite de la difinoj de da en la Plena Ilustrita Vortaro, la Plena Analiza Gramatiko, kaj la Enciklopedio de Esperanto.
La PIV diras, ke tiu kvanto ktp estas "ĉiam nedifinita", sed laŭ Pokrovskij (2007) tiu estas eraro, kaj la interpreto de PIV kaj la PAG estas alia ol la Zamenhofa: malgraŭ ke da inhibicias la artikolon, ĝi akceptas sencon difinitan, kiel en,
Li ligis la tri florojn en bukedon, kaj prezentis al ŝi tiun bukedon da floroj
kaj
kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn [FE, §14].
Laŭ Pokrovskij,[2] la problemo estas ke vorto kiel da ne troviĝas en okcidentaj lingvoj, kaj do okcidentanoj ofte ne bone komprenas la vortuzon de Zamenhof. Eĉ la PIV anstataŭigas la prepozicion de por da en multaj esprimoj, ekzemple tuto de kaj listo de por zamenhofaj tuto da kaj listo da en la Plena Vortaro (listo da kandidatoj; kp. listo de kandidatoj, kiu estus venita de ili). Pokrovskij opinias, ke la ekspliko ke da-komplekso estas respondo al la demando kiom?, kiel skribis multe okcidentanoj, ne plene komprenigas, kiam uzi la prepozicion. Mankas "la ĉefideo, ke da-komplekso esprimas kunon de formo [aŭ ujo] kaj la enhavo, de aro kaj ties anoj", kiel en,
glaso da vino (t.e. plena je vino);
aro da aparatoj kaj iloj;
Damasko [...] estos amaso da ruinaĵoj;
sistemo da sonoj;
la unua dudeko da plej popularaj libroj;
tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas.
Oni povas diri ke eĉ sekaj okuloj estas 'fonto de larmoj', signifante nur ke larmoj venas el la okuloj; 'fonto da larmoj' signifas ke la okuloj estas larmoplenaj.[3]