Kara Hiyayaywhopee!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu la helpon, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon. Se vi volas krei novajn esperantajn kapvortojn, vi povas rigardi la dezirliston.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi ~~~~

--Pablo Escobar (diskuto) 09:35, 22 Feb. 2014 (UTC)

Pri la ŝablonoj de lingvo-kodo redakti

Saluton, Nick! Plezuras paroli kun vi!

Mi esperas, ke vi komprenos min, malgraŭ tio, ke vi (ankoraŭ! ;-)) ne bone parolas Esperanton. Nu, mi vidis, ke vi ŝanĝis kelkajn ŝablonojn. Tio ne estas bona, ĉar tiujn ŝablonojn ni jam uzadas en la sekcio Tradukoj. Tiuj ŝablonoj devas montri nur la lingvo-kodo ene de parentezo, kiel la Ŝablono:PT kaj Ŝablono:EN, respektive (pt) kaj (en).

Bonvolu vidi la sekcio Tradukoj en "vorto". Vi rimarkos, ke tiu sekcio jam montras la lingvo-nomon en Esperanto kaj poste prezentas ligilon al alilingva vikivortaro per la lingvo-kodo. Ekz-e:

La vikikodoj:

* angla: [[word]] [[:en:word|{{EN}}]]

devas aperigi ion, kia: * angla: word (en).

Ĉu vi komprenis?

Dankon pro via kontribuo kaj volo helpi Esperantan vikivortaron!

Amike, Fernando Maia Jr. 03:10, 10. Mar 2008 (UTC).

Nick, mi rimarkis, ke vi ŝanĝis la ŝablonojn pro alia ŝablono (Vikiv. en aliaj lingvoj). Veras, ni ja bezonas aliajn ŝablonojn por tio. Se vi volas kontribui al tio, ni parolu por krei novan ŝablonaron, ĉu bone? -- Fernando Maia Jr. 16:06, 10. Mar 2008 (UTC)

Respondo redakti

Resaluton, kara Nick! Via Esperanto ne estas malbona kaj mi feliĉas pro tio, ke ni interkomprenas! Via antaŭa ago estas tute komprenebla. Nia ĉefpaĝo vere fuŝas kaj bezonas iom urĝan zorgon. Mi tamen ne scipovas, mi kredas!, zorgi pri tio. Mi estas aktiva vikipediisto kaj vortaristo, sed mi neniam iĝis admnistranto, do mi ja ne scias pri tiu pli kompleksa tasko. Ĉiel ajn mi lastatempe min donis al la kreskigo de Vikivortaro, kaj ekde novembro 2007 mi restis kiel sola kontribuanto! Do vi vere estas bonvena! :-)

Mi parolis kun Arno (administranto) pri mia agado, kaj li akceptis ĝin ĉi tie. Do mi aŭdacis evoluigi kelkajn aferojn. Mi nuntempe reverkas la kampon "Kiel redakti", kiel vi povas vidi en mia uzula paĝo. Dume tamen ni povas jam uzi kiel ŝablonon la artikolojn vorto, dedo ktp. Vi evidente povas opinii. Mi tre ŝatos aŭdi (legi! ;-)) vin.

Ĉu via gepatra lingvo estas la angla? Vi povas kontribui ekz-e per kreo de simplaj rekte-tradukaj artikoloj, kia word. Alia grava kontribuo estas redakti la ŝablonojn Ŝablono:Lingvo XX. Tiuj ŝablonoj nuntempe devas prezenti la ligilon [[Lingvo-nomo]], sed ne ĉiuj tion obeas. Ekz-e la Ŝablono:Lingvo PT donas [[Portugala]] kaj la Ŝablono:Lingvo EN donas [[Angla]]. Sed la Ŝablono:Lingvo AA ankoraŭ donas "afara lingvo". Ĝi ekz-e devas doni [[Afara]]. Ĉu vi komprenis la aferon? Redakti tiujn ŝablonojn estas ankaŭ bona kontribuo. Multaj el tiuj ligiloj tamen (kiel [[Afara]]) donos ruĝan ligilon. Ni do devas krei alidirektilon (#REDIRECT) al la tut-minuskla formo (ekz-e #REDIRECT [[afara]]).

Plezuras paroli kun vi, kara. El kie vi estas? Kiom aĝa? Mi verkas el Brazilo, 24-jara (baldaŭ 25). Ha, vi povas nun uzi mian ĉi-tiean diskut-paĝon. :-) Amike, Fernando Maia Jr. 05:04, 11. Mar 2008 (UTC).

Resaluton! redakti

Resaluton, Nick!

Mi vidis viajn kontribuojn. Tre bonaj! Trankviliĝu! Ankaŭ mi kutime traserchis vortarojn por verki etajn tekstojn. Ĉiam, kiam vi volos, senprobleme kontaktu min. :-) Mi tre ŝatos helpi kaj babili! Ĉu vi volas koni novan bildrakonton esperante? Legu: http://horacioesperante.blogspot.com/ Mi nun tradukas lin! :-) Mi esperas, ke vi ĝuos! :-) Koran brakumon! -- Fernando Maia Jr. 22:17, 12. Mar 2008 (UTC)

Pri tradukoj (kaj vikivortaro en aliaj lingvoj) redakti

Saluton, Nick! Mi ne celadis ĉiame forviŝi la tradukoj-sekcion de vortaro. :-) Mi nur "kaŝis" la senŝablonan parton, dum mi laboradis sur ĝin. :-) Nun ĝi revenis al la artikolo. Pri la sekcio "vikivortaroj en aliaj lingvoj" mi neniam pensis pri tio... Kion vi opinias? Mi pensas, ke ĝia enhavo eĉ povas estis kiel tiu de la angla, sed ĝi petas konstantan aktualigon (ekz-e en la angla vikivortaro Esperanto kaj Interlingvao ankoraŭ aperas sub 1000...). Pri la aspekto, mi pensas, ke ni povas teni la aktualan de nia vortaro kaj eble profiti nur la enhavon mem (ĉar ni jam uzas tiun bildon en "Etimologio"). Kion vi pensas? :-) Amike, Fernando Maia Jr. 19:14, 15. Mar 2008 (UTC).

Nick, ĉu vi rimarkis, ke ekzistas krom la ŝablonoj EO, EN, PT ktp. la ŝablonoj en, eo, pt krp.? Ekz-e vidu ŝablono:en kaj ŝablono:pt. Se vi volas vi povas uzi tiujn ŝablonoj iele... Ĉu eble en la kampo Vikivortaroj en aliaj lingvoj? Mi ne scias, tio estas nur sugesto. :-) Brakumon! -- Fernando Maia Jr. 05:37, 17. Mar 2008 (UTC)