portugala redakti

  Substantivo redakti

de.do, substantivo virgenra (pluralo dedos)

 Prononco
IFA 'de.du 
Sono :(lingvo -pt-,
dialekto -BR-
)
(dosiero)
 Deveno

El la latina digitu, "fingro".

  1. fingro (korpoparto).
    Normalmente, uma mão (humana) tem cinco dedos.
    Ordinare (homa) mano havas kvin fingrojn.
  2. fingro (mezurunuo).
  3. (asocie) malgranda kvanto da io.
  4. (figure) povo direkti, ordoni; (etende) talento.
    O rapaz tem dedo para o negócio.[1]
    Tiu junulo havas talenton (litere, fingron) por la afero.
  5. (figure) kaŝa partopreno de iu en io.
    Estou quase certo de que esta confusão tem um dedo seu!
    Mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi partoprenis en tiu konfuzo (litere, ke estas fingro via en tiu konfuzo)!
 Esprimoj (parolturnoj)
  • pôr o dedo na ferida (litere "meti la fingron en la vundon"): tuŝi malfortan punkton; provoki.
  • dois dedos de conversa (litere "du fingrojn da konversacio"): eta konversacio; (asocie) ia ajn konversacio.
    Tinham primeiro que dar dois dedos de conversa.[2]
    Ili bezonis antaŭe havi etan konversacion.
  • meter os dedos pelos/nos olhos de (alguém) (litere "meti la fingrojn en ies okulojn"): trompi; iluzii.
  • ter os olhos postos nas pontas dos dedos (litere "havi la okulojn sur la fingraj pintoj"): havi tre bonan tuŝo-senton.
 Vidu ankaŭ
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Como se fazia um deputado (teatraĵo), França Júnior
  2. Casa de pensão (romano), Aluísio Azevedo