Kara פֿינצטערניש!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu kaj redaktu la aktualaĵojn, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Ĉiuĵŭd (Diskuti) 23:19, 15 Jun. 2015 (UTC)

Multan dankon! Finsternish (diskuto) 18:16, 16 Jun. 2015 (UTC)

Kapvortoj en interlingvao redakti

Kara Finsternish!

Saluton, kara. Ĉu vi scias, kial la kodo == forte ({{Lingvo|ia}}) == produktas "forte (Interlingvao)" anstataŭ "forte (interlingvao)"? Ĝi devus esti etlitera, ne ĉeflitera, ĉar nur la lingvonomo Esperanto estas ĉefliterenda.

Mi ne sukcesas ŝanĝi tion nek en la Ŝablono:Lingvo nek ĉie ajn. La etliterigo funkcias por ĉiuj aliaj lingvoj, kiel vi povas vidi en tiu artikolo mem (ekzemple, == forte ({{Lingvo|it}}) == produktas senprobleme "forte (itala)". Mi ne scias kial estas kreata escepto por interlingvao. Dume, mi ŝanĝis vian redakton al == forte ({{Lingvo|interlingvao}}) ==. Kion vi opinias?--  Pablo Escobar 19:31, 30 jan. 2018 (UTC)Reply

Tubero en la Ŝablono:IFA redakti

La afero, kiu ne aspektas beleta tie, estas tio, ke ĝi aldonas tiun absurdan haltostrekon jene: IFA: —.

Mi ŝanĝetis la ŝablonon antaŭ kelkaj tagoj por provi elimini tiu haltostrekon, kiu aperas, kiam oni uzas ĝin jene: {{IFA}} {{Sonskribo|ek'zemplo}}. Vi malfaris la ŝanĝon por ke ĝi bone funkciu se uzate jene: {{IFA|ek'zemplo}}. Kion ni faru? Kiel malaperigi tiun malkonfortan haltostrekon?--  Pablo Escobar 20:03, 30 jan. 2018 (UTC)Reply

Mi klopodos ripari tion poste se mi eblos, sed nun ne havas la cerban energion por tia tasko. Finsternish (diskuto) 13:17, 1 feb. 2018 (UTC)Reply
Mi tute komprenas vin. Ne estas premo. Dankon pro via respondo.--  Pablo Escobar 23:17, 1 feb. 2018 (UTC)Reply

Tjurk redakti

> tjurka estas la nomo de la familio; vidu vikipedion kaj kp. germana k ĝermana

Se vi volas. Vikipedio: "praturka" 3 trafoj "pratjurka" 0 trafoj. Neniu alia konis la "regulon". Taylor 49 (diskuto) 09:47, 20 jul. 2018 (UTC)Reply

Ho ve:
Finsternish (diskuto) 11:33, 20 jul. 2018 (UTC)Reply

Jehovo redakti

Saluton!

Diri ke 'Jevoho' estas "erara prononco", eĉ se vi pravas historie, estas kiel diri ke 'Izraelo' estas erara prononco por 'Israelo', aŭ ke 'greko' estas erara vorto por 'heleno'. 'Jehovo' estas la formo de la nomo kutima en multa eŭropaj lingvoj, ne nur de "kelkaj kristanaj sektoj" kiel la jehovistoj. (La malsamo de la jehovistoj estas, ke ili diras la nomon anstataŭ eviti ĝin, ne ke ili uzas malsaman formon de la nomo.)

Krom la pli-ofta nespecialista uzo de 'Jehovo' ol 'Javeo' en la angla -- mi legis ke la traduko King James, kiu havas la formon 'Jehovo', estas la plej eldonita libro en el mondo -- ŝajnas ke 'Jehovo' estas ofta formo en la rusa k ĉina lingvoj, kaj ĝi estas kutima formo (kiel "Geova") ankaŭ en la itala. Sed kompreneble oni ne skribas ofte la nomon de la Dio en katolikaj landoj.

Kaj vere, mi ne certas ke ĝi estas eraro eĉ historie. Povas esti, ke oni elektis uzi la masorajn vokalojn ĉar oni ne sciis tiujn, kiuj estas pli ĝustaj, kaj opiniis ke tiel estus pli bone ol nenio, aŭ ke estus plej bone eviti diri la veran nomon de Dio, same kiel la masoristoj.

Ĝis, Kwamikagami (diskuto) 02:33, 6 okt. 2019 (UTC)Reply

Do, mi penis klarigi en la Rimarkoj. Kiel opinias vi?

Certe, inter arkeologoj k teologoj, tiu formo 'Jehovo' estas eksmoda, kaj 'Javeo' estas la klera. Eĉ en la katolika versio de la latina traduko, oni trovis cit 'Javeo' dum kelkaj jaroj (sed nun denove ĝi estas 'Sinjoro'). Sed, traduko de 'li estadas' eble sekvas etimologion malĝustan. Kwamikagami (diskuto) 17:43, 6 okt. 2019 (UTC)Reply

Proponoj redakti

5 gravaj proponoj disponeblas en la diskutejo, bonvole diskutu kaj voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 17:50, 8 nov. 2019 (UTC)Reply

Nova propono redakti

Mi petas vian voĉon: Vikivortaro:Diskutejo#Ŝanĝo_per_"Phabricator"_#T237792_--_bonvole_donu_konsentan_voĉon. Taylor 49 (diskuto) 06:51, 9 nov. 2019 (UTC)Reply