Esperanto redakti

Infikso redakti

  -o- ( eo , IF )

 Deveno

De la finaĵo -o de la unua elemento de kunmetaĵo, sed utiligata sen konsideri ĉu la unua elemento estas substativa

 Signifoj
redakti

ligas du elementojn de kunmetita vorto por klarigi la sencon aŭ la prononcon:

  1. por eviti similiĝon de 'voĉa' nesonoranta konsonanto (tiuj estas b d g z dz ĵ ĝ) al senvoĉa (p t k f c ŝ ĉ ĥ h), aŭ senvoĉa al voĉa.
    ekzemple, rozokolora (ne 'rozkolora', kiun oni prononcus 'roskolora'), vidopunkto (ne 'vidpunkto', kiun oni pronuncus 'vitpunkto'). [Notu: 'v' kondutas kiel sonoranto, kiam ĝi komencas la duan elementon, do oni ne bezonas -o- inter ...k-v... ktp.]   
  2. por eviti duoblan konsonanton*
    ekzemple, vivovespero (ne 'vivvespero')
  3. kiam la unua elemento estas tre mallonga kaj aliel estus malfacila rekoni
    ekzemple, diosimila (ne 'disimila')
  4. kiam sen -o- la kunmetaĵo estus prononcata kiel alia vorto
    ekzemple, konkoludo (ludo per konkoj), por eviti konfuzon je 'konkludo'.

Rimarkoj:  *Oni ne utiligas la interfiksaĵon -o- post prepozicio aŭ post antaŭfiksaĵo, ekz. ne en mallonga. Kiam oni bezonas reteni la signifon de la vortofinaĵo de la unua elemento, oni povas reteni la finaĵon, ekzemple la vokalo e en multekosta

 Referencoj kaj literaturo

Plena analiza gramatiko, §309.

 Vidu ankaŭ