Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo insulto insultoj
Akuzativo insulton insultojn

 Signifoj
redakti

[1] «Vortoj, uzeblaj por ofende alparoli homon aŭ ofende priskribi aĵon aŭ situacion» [1]
 Ekzemploj
[1] Ni pliriĉigu la vortaron de s-ro d-ro Lavojo per iom da insultoj por ofende alparoli aŭ priskribi homon: aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojnkapulo, [kret-kapa] kreteno, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro naŭzeco), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo). Nu jen, vi fariĝis fakulo pri insultoj. Se, tamen, ili al vi ne sufiĉas aŭ estas tro molaj aŭ tro malmolaj, vi povas fantazii kaj elpensi novajn insultojn aŭ uzi la universalan vorton «zozo».[2]
 Samsencaĵoj
[1] ofendo; malhonoro
 Kontraŭvortoj
[1] laŭdo
 Frazaĵoj
superŝuti, superĵeti iun per insultoj
insulto ne algluiĝas
insultaj paroloj
 Derivaĵoj
[1] insulteto, insultaĵo; insulti

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Renato Corsetti /Korseti/.
  2. Komentaro al Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento. En: Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo

portugala redakti

 Prononco
  • IFA /ĩsu:tʊ/ 

  Substantivo redakti

Ununombro Multenombro
maskla genro o insulto os insultos
  1. insulto