gusto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | gusto | gustoj |
Akuzativo | guston | gustojn |
- Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj.
- Kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu viando?
- Malsato plej bone gustigas la manĝon.
- Ĉu vi volas gustumi mian kukon?
- Frukto malpermesita estas plej bongusta.
- Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
- Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
- Tiu kuracilo havas iun strangan postguston.
- Ĝi sengustiĝis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj.
- Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria.
- Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero.
- Mi ordigis la ĉambrojn laŭ mia persona gusto.
- Ĉiu havas sian propran guston.
- Post longa laboro bone gustas la dormo.
- Sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko.
- Ŝi vestas sin kun gusto.
- Ĉi tiuj vestoj estas gustoplenaj.
- Lia poemo estas sengusta laŭ mi.
- Maniero, stilo de artverko.
- En la muzeo ni vidis multajn pentraĵojn en la gusto de la dekoka jarcento.
Vidu ankaŭ |
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |