Vikivortaro:Diskutejo/Arkivo/2012


Arkivo de la diskutejo
Jen arkivo de antaŭaj diskutoj el 2012.
Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktuala diskuta paĝo.



Multe artikoloj mankas redakti

Saluton,


mi rimarkis ke ni mankas multe artokolojn. Ni trovas ĉi tiujn artokolojn en aliaj lingvoj. Mi ne trovas tio normala ĉar ni trovas la artikolon multe en la angla sed vi ne trovas la saman artikolon en Esperanto. Ni havas multe laboron. Mi komprenas ke ni havas malpli artikolojn, sed se ni mankas multe gravajn artikolojn, tio estas nenormala eĉ unu problemo. Bonan laboron al vi.

Ĉiuĵŭd (Diskuti) 15:01, 3 Jan. 2012 (UTC)

Jes, Ĉiuĵaŭde, mi mem rimarkis la samon pri la franca Vikivortaro. "Tamen la afero progresas", kiel diris Zamenhof. Bedaŭrinde mankas kunlaborantoj ĉi tie kaj do nia grandega minoritato prilaboru la Vikivortaron kiel eble plej intense. Bonan laboron al ni ĉiuj.--Pablo Escobar 23:29, 7 Jan. 2012 (UTC)

Kiel oni diras plurale tantum kaj singulare tantum? redakti

Mi bezonas tion por kategoriigi substantivojn de lingvoj, kiuj tion uzas. Dume, mi neologismas tion kiel pluralnuro kaj singularnuro. Ĉu aliaj proponoj?--Pablo Escobar 01:43, 15 Feb. 2012 (UTC)

Hum. Mi preferus nur antaŭ adjektivo, tiel nurpluralo/nurplurala. ~ Leonkoro 11:48, 16 Feb. 2012 (UTC)
Dankon. Bona vortfarado. Tiun formon mi elektis. --Pablo Escobar (diskuto) 08:13, 7 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono Vortospeco ne plu funkcias redakti

Saluton !
Ŝajnas, ke la ŝablono Vortospeco ne plu funkcias. Testo :
La komando ==={{Vortospeco|substantivo|it}}=== produktas :
===  Substantivo===
Ĉu iu povas ripari ?
Filipvansnaeskerke (diskuto) 06:37, 2 Maj. 2012 (UTC)

Hodiaŭ ĝi refunkcias ! Mi ne scias, kio okazis. Filipvansnaeskerke (diskuto) 07:58, 3 Maj. 2012 (UTC)

[ˌɛspɛˈʀantoː] aŭ [ˌɛspɛˈrantoː] redakti

Saluton ! La artiklo esperanto donas [ˌɛspɛˈʀantoː] kiel prononcado, sed /ʀ/ ne estas sono en esperato (aŭ mi erarigas). La prononcado estas [ˌɛspɛˈrantoː], ne ? --Psychoslave (diskuto) 13:50, 12 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Psychoslave. Mi ne certas kaj mi ne scipovas bone IFAn, tamen mi pensas ke vi pravas. Eble la prononco estu kiel en la Hispana esperanto. --Piet-c (diskuto) 15:14, 12 Dec. 2012 (UTC)
Mi kontrolis kelkajn aliajn artiklojn pri vortoj kun "r". Tiuj, kiuj donis prononcon (sinjoro, per), uzas nek [ʀ] nek [r] sed [ɾ]. Mi ŝanĝas la prononcon ĉi tie laŭe. --Thnidu (diskuto) 07:41, 22 Maj. 2014 (UTC)