Pri via kandidatiĝo al administranto redakti

Saluton, kara Jonathan!

Mi apogas vian kandidatiĝon. Mi redaktis pli ol 2000 artikoloj en Vikivortaro, tamen mi ne konas la taskojn de administranto, tial mi neniam kandidatiĝis. Tamen mi legis, ke vi estas adiministranto de aliaj vikivortaroj, do mi pretas helpi vin. Kalkulu je mi! Mi ĝojas, ke vi lernas Esperanton! Ĉu vi havas Facebook?--Fernando Maia Jr. 19:08, 31. Jan 2010 (UTC)

Hi there Johnathan. I don't think that spamming a lot of users' talk pages about your administrator vote here is a good thing because some people might consider this a form of canvassing. Razorflame 19:28, 31. Jan 2010 (UTC)

eo-noun redakti

Hey there. I brought over the eo-noun template from the English Wiktionary and translated it. Do you think that there might be a possible use for it? Razorflame 20:23, 31. Jan 2010 (UTC)

Ŝablono PT kaj du priradikaj artikoloj redakti

Saluton, Jonathan!

1) Jes, mi konas tiun ŝablonon -pt-. Ĝi estis subite modifita de iu nekonstanta kontribuanto kaj sen konsento de uzantoj. Post tiu modifo li sekve ŝanĝis jam uzatan ŝablonon Lingvo PT. La modifita ŝablono -pt- ne bonas, ĉar ne taŭgas enkonduki flagojn en Vikivortaro. Ekz-e la portugala lingvo estas denaska por 190 milionoj da brazilanoj kaj aliaj milionoj da afrikanoj. Kvankam ĝi naskiĝis en Portugalujo, ĝin parolas kaj evoluigas nun pluraj nacioj, do ne justas nek komfortas uzi la portugalujan flagon. Tial ĝi ne uzindas.

La kvazaŭ-ŝablono uzata de mi ekz-e en vorto ne estis kreita de mi hazarde. Komence de 2007 mi prezentis ĝin en Vikipedio kaj la aktiva vikipediistaro ĝin akceptis. Tamen mi laboris sola ekde tiam... Do mi ne havis tempon ŝanĝi fuŝemajn helppaĝojn kaj direktojn kaj regulojn. Simple mi kreadis artikolojn laŭ la ŝablono kun iu aŭ alia adapto.

2) Estas interese uzi du (tri) priradikajn artikolojn, ekz-e trov' kaj trov-, krom trov, ĉar ili malsamas rilate al kelkaj punktoj. Kvankam oni povas argumenti pri "ekonomio" de artikoloj, aliflanke ne malhelpas havi tiajn artikolojn, ĉu ne?, do ne estas problemo, ke ili kunekzistas. Krom tio, oni egale ofte trovas radikojn markitajn kun ' aŭ -, tamen ne ĉiam ili havas saman signifon, ekz-e ĝuste kun trov: trov' (krom radiko) estas substantivo (poezia formo de "trovo"), dum trov- principe havas verban sencon (pro la bazformo "trovi").

Amike kaj danke pro via ekkontribuado -- Fernando Maia Jr. 23:41, 2. Feb 2010 (UTC)

Enkategoriigo redakti

Jon, provu krei kategorion pri lingvo. Ekz-e por mardi, Kategorio: FR M|ardi. Tio helpas! Brakumon, Fernando Maia Jr. 23:52, 2. Feb 2010 (UTC).

Ŝablonoj redakti

Saluton, Jon! Senprobleme pri la ŝablono Difino. Antikva uzanto kreis ĝin kaj mi daŭre ĝin uzis. Mi ne scipovas pri ŝablonoj, do mi ne scias pri ĝiaj limoj. Se vi ne ŝatas la etajn literojn, vi rajtas ŝanĝi ilin en pli grandajn, ĉu bone? Mi konsentas kun vi, ke la etaj literoj ne tute bonas. La ŝablono Zoologio kaj similaj kreotaj ŝablonoj certe estos bonaj, inkluzive ĉar ili inkluzivas teman kategorion. Mi pensas, ke ni povas fari tiel:

  1. Ni restu kun la ŝablono Zoologio kaj aliaj temaj ŝablonoj. Ni uzu la ŝablonon Difino, kiam ne estos jam tema ŝablono kreita por iu temo. Ekz-e ni supozu, ke ne estas tema ŝablono pri Botaniko. Do dum oni ne kreas ŝablonon Botaniko, ni uzu la ŝablonon Difino. Ĉu vi komprenis? Ka konsentas?
  2. Tamen, se vi povas, Jon, ŝanĝu la la ŝablonon Difino, por ke ĝi donu normalgrandajn literojn.

Kara amiko, pri aliaj ŝablonoj kreitaj de vi, kiel akuzativo, pluralo kaj plurala akuzativo, mi tre ŝatis ilin, tamen ili havas problemeton. Rimarku, ke en la Kategorio: EO, la vortoj estas organizitaj laŭ la unuaj literoj, ekz-e EO A, EO B, EO C ktp. Kaj ene de tiuj kategorioj, la vortoj estas organizitaj laŭ la dua litero. Vidu ekz-e Kategorio: EO A. La ŝablono akuzativo kaj la aliaj estas metantaj la vortojn daŭre laŭ la unua litero. La artikolo adverbon ekz-e devus aperi sub la litero "d", tamen ĝi venas sub la litero "a". Ĉu vi komprenis la problemeton? Ĉu vi sukcesas korekti ĝin? Amike via, Fernando Maia Jr. 11:50, 6. Feb 2010 (UTC).

Kara Jon, ŝajnas, ke ni evoluas! La enkategoriigo jam parte bonas. Tamen rimarku, ke ŝajnas ne sufiĉi ordigi laŭ la dua litero en la ŝablono, ĉar la aliaj vortoj estis ordigitaj laŭ ĉiuj aliaj sekvantaj literoj. Ekz-e komparu verboj en sia Kategorio:EO V. Ĝi aperas super vendredo, kio ne devus okazi. Ĉu eblas ŝanĝi la ŝablonon por tiu strukturo: eo-pluralo|verb|V|erboj ? Kaj atentu, ke en la ŝablona ekspliko oni devas uzi minusklan, ne majusklan literon. Se oni uzus eo-pluralo|verb|V|E ekz-e, la vorto aperus sub la indeksilo E, ne "e" (minuskle, kiel devas esti). Se vi povos fari tion, kara, ŝanĝi al la strukturo eo-pluralo|verb|V|erboj, tio certe korektus la problemeton. Sed vi jam faras grandan laboron, Jon, per tiaj ŝablonoj. Dankon por kunlabori. Amike, Fernando Maia Jr. 21:06, 6. Feb 2010 (UTC).
Jon, mi ĵus testis per la strukturo eo-pluralo|verb|V|erboj kaj ĝi funkciis! Bonege! Necesas nun nur ŝanĝi la ŝablonan tekston/eksplikon, atentigante, ke oni devas skribi la tutan vorton, ekz-e eo-pluralo|glis|G|lis. Amike, Fernando Maia Jr. 21:09, 6. Feb 2010 (UTC).
Mi provis uzi ĝin por la vorto "brazilanoj" kaj rimarkis, ke nia ŝablono ne funkcios por kunmetitaj vortoj, tio estas, vortoj, kius havas pli ol unu radiko aŭ afiksojn. Ekz-e se mi uzus la strukturon eo-pluralo|brazil|B|razilanoj, ĝi kreus la kategorion Radiko brazil', tamen la tekston "pluralo de brazilo". Se mi skribus eo-pluralo|brazilan|B|razilanoj, ĝi aperigus la korektan tekston "pluralo de brazilano", tamen la kategorion Radiko brazilan', kio ne ghustas. Ĉu ni limigu la ŝablonon do al unuradikaj kaj senafiksaj vortoj? Aŭ eblas plu rafini ĝin? -- Fernando Maia Jr. 21:15, 6. Feb 2010 (UTC)
Jon, vi tre bone rafinis la ŝablonon! Dankon kaj gratulon. Tamen mi ekvidis alian defion. Se la vorto havas du aŭ pli da radikojn, kiel fari? Ekz-e kiel krei pluralon por "planlingvo" aŭ "reĝlando"? Por tiu lasta ni bezonus du kategoriojn: Radiko reĝ' kaj Radiko land'. Por triradika vorto, ekz-e: fervojimposto - Radikoj fer', voj'kaj impost'. Ĉu eble vi aldonu nombran parametron por indiki kiom da radikoj aperos? Ekz-e eo-pluralo|fervojimpost|F|ervojimpostoj|3|fer|voj|impost aŭ eo-pluralo|reĝland|R|eĝlandoj|2|reĝ|land. Ĉu tio eblas, Jon?--Fernando Maia Jr. 13:19, 7. Feb 2010 (UTC)
Senprobleme, Jon! Ni uzu do la pli simplan ŝablonon. Mi plu uzos ĝin. Dankon pro via laboro. Necesas nun modifi la ŝablonojn akuzativo kaj plurala akuzativo. Amike, Fernando Maia Jr. 13:43, 7. Feb 2010 (UTC).

Jon, mi ĵus rimarkis, ke tiu ŝablono ne estus uzebla por adjektivoj. Ekz-e, se ni volus fari la pluralon de angla, ne eblus meti angla, ĉar tio donus "anglaoj". Ĉu vi havas ideon pri kiel uzi por adjektivo? Se ni devigus la uzon de tiu lasta parto, ekz-e eo-pluralo|angla|A|nglaj|angl, tio ne estus bona, ĉar ĝi fuŝus la jam uzatajn ŝablonojn, ekz-e verboj (eo-pluralo|verb|V|erb). Eble ni kreu duan plural-ŝablonon por adjektivoj? Ekz-e eo-pluralo2|angl|A|nglaj. Kion vi pensas?--Fernando Maia Jr. 15:16, 7. Feb 2010 (UTC)

Saluton, Jon! Nedankinde, la kreado de kategorio estas tre bonvena, necesis nur akordi pri iu ŝablono rilate al la nomoj. Kara, nun mi volas paroli pri niaj ŝablonoj eo-pluralo, eo-akuzativo kaj eo-plurala-akuzativo. Mi ĵus rimarkis, ke, male al la kategorioj kiel Kategorio: EO A kaj aliaj (kie ni ordigas la artikolojn laŭ la dua litero), en la kategorioj kiel Kategorio:Radiko vort' kaj similaj ni ne devas ordigi la artikolojn ja laŭ la unua litero. Ĉu vi komprenis? Okazas, tamen, ke niaj ŝablonoj eo-pluralo, eo-akuzativo kaj eo-plurala-akuzativo ordigas laŭ la dua litero en ambaŭ kategorioj. Vidu ekz-e Kategorio:Radiko abi'. En tiu kategorio la artikoloj komencantaj per a devus esti sub a, ne sub b. Mi esperas, ke mi ne estis konfuza... Bone, se vi povos, ghustigu niajn tre utilajn ŝablonojn por ne enmeti laŭ la dua litero por la kategorioj pri radikoj, nur en la kategorio pri indekso laŭ literoj. Amike, Fernando Maia Jr. 21:31, 12. Feb 2010 (UTC).

Jon, ili estas perfektaj nun! Dankon kaj pardonu la prokraston respondi: estas karnavalo en Brazilo nuntempe kaj mia lando simple haltas dum tiu periodo... --Fernando Maia Jr. 14:58, 17. Feb 2010 (UTC)

eo-verbo redakti

Saluton, Jon! La ideo estas tre bona, sed mi pensas, ke tiu ĉi ŝablono devus esti simila al tiu pri Deklinacio, tio estas, ĝi devus havi similajn kolorojn kaj aperi ĉiam dekstre. Kaj la ĝusta vorto estas "Konjugacio", ne "Deklinacio". Ĉu vi povus zorgi pri tiuj ŝanĝoj? Brakumas vin Fernando Maia Jr. 21:19, 1. Mar 2010 (UTC).

Envere mi tre ŝatas la kolorojn uzitajn de vi. Gravas pli, ke vi ŝanĝu la jenon: la vorton Deklinacio al Konjugacio kaj la pozicion de la ŝablono (ĉiam desktren). Estus bone se ni sukcesus malgrandigi la spacon uzitan de la tabelo, ĉar estas iom granda flavema spaco ne uzata. Ĉu eblas fari tiel:
Konjugacio
indikativo nuna diras
pasinta diris
venonta diros
imperativo diru
kondicionalo dirus

Kion vi pensas?--Fernando Maia Jr. 21:42, 1. Mar 2010 (UTC)

---

Kara Jon, mi pensas, ke nia ŝablono ne bone funkcias... Kontrolu en diri, kiun mi ĵus kompletigis. La ŝablono puŝas suben la reston de la artikolo. Mi pensas, Jon, ke estus pli simple, se ni uzus koncizan formon, kiel tiu en trovi: (nuna trovas, pasinta trovis, venonta trovos, imperativo trovu, kondicionalo trovus). Tiel en unu linio. Tio similas al la jam uzata en la anglalingva vikivortaro. Mi opinias ĝin konciza kaj eleganta. Kion vi pensas? Ĉu vi povas ŝanĝi nian tabelan ŝablonon en tiun unulinian ŝablonon? Cetere, gratulon por fariĝi admnistranto! Amike, Fernando Maia Jr. 02:30, 15. Mar 2010 (UTC).

Administranto redakti

Mi igis vin administranto. Bv pardoni ke mi tiom longe atendigis vin, sed mi momente ne havas retaliron el mia hejmo. ArnoLagrange  09:43, 4. Mar 2010 (UTC)

Main page js and css redakti

Would you be able to add this to Mediawiki:Common.js

if (wgPageName == 'Ĉefpaĝo' || wgPageName == 'Diskuto:Ĉefpaĝo')
    addOnloadHook(function () {
        addPortletLink('p-lang', 'http://meta.wikimedia.org/wiki/Wiktionary#List_of_Wiktionaries',
                 'Plena listo', 'interwiki-completelist')
        var nstab = document.getElementById('ca-nstab-main')
        if (nstab && wgUserLanguage=='eo') {
            while (nstab.firstChild) nstab = nstab.firstChild
            nstab.nodeValue = 'Ĉefpaĝo'
        }
    }
)

and this to Mediawiki:Common.css

#interwiki-completelist {
    font-weight: bold;
}

? This will add a link to the full list of Wiktionaries in the sidebar of the main page and will change the tab on the top of the main page from "artikolo" to "ĉefpaĝo", similar to what's done in other main pages. I can't edit them directly because they are protected. --Yair rand 05:34, 9. Mar 2010 (UTC)

Ŝablono por traduko? redakti

Saluton, Jon! Kiel vi, kara amiko? Jon, mi estas pensanta... Nia ŝablono por traduko povus esti pli rafinita, kiel tiu de la anglalingva vikvortaro. Kion vi opinias? Ĉu estas tre malfacile adapti ilian ŝablonon por nia vikvortaro? Kion vi pensas? Amike, Fernando Maia Jr. 22:56, 17. Mar 2010 (UTC).

Saluton! redakti

Saluton, Jon! Kiel vi? Bedaŭrinde mi bezonis restis for dum longa tempo, pro la laboro, kiu petis mian tutan atenton. Nu, mi alvenis Usonon ĉi-semajne. Mi restos en Austin, TX, ĝis la 13-a de Aŭgusto. Se vi vizitos tiun ĉi regionon, avertu min, estos plezure vin renkonti. (Se mi bone memoras, vi loĝas en Usono, ĉu?) Poste la 13-a de Aŭgusto, mi planas koni aliajn lokojn de Usono, revenonte Brazilon nur la 7-an de Septembro. Cetere, ĉu multe da ŝanĝoj inter mia forlaseto kaj reveno? Brakumon! -- Fernando Maia Jr. 22:46, 27. Maj 2010 (UTC)

Kio signifas esprimo? redakti

Kara Jonĉjo: Mi klarigu, ke esprimo estas tre vaga koncepto. Gajan kristnaskon kaj feliĉan novan jaron, guten Rutsch ins neue Jahr, Frohe Weihnachten und ein gutes neues Jahr, ktp. ne estas esprimoj, sed pli akurate salutformuloj kaj vortgrupoj.

Ni nuancu bone. Esprimo signifas nur dirmaniero. Mi proponas, ke por ne konfondiĝi, en Vikivortaro esprimoj signifu nur infinitivaj frazaĵoj, ekzemple ĵeti perlojn antaŭ la porkoj, esti por oni volapukaĵo (= esti por oni nekomprenebla parolaĵo aŭ skribaĵo), dormi kiel ŝtono, labori kiel mulo, to hit the bottle, to have a sharp tongue, ktp. Proverbo ankaŭ ne signifu esprimo. Bv. bone legu la paĝon Helpo:Parolparto por klarigado, kaj se eblas, riĉigu ĝin.--Pablo Escobar 09:30, 9. Jul 2010 (UTC)

(Mi pensas, ke ĉi-okaze tiaj proponoj povus ankaŭ esti diskutitaj en la Diskutejo mem.--Fernando Maia Jr. 00:12, 17. Jul 2010 (UTC))
Jes, Ferĉjo, venonte mi faros tion. Mi faris ĉi rimarkindaĵon al Jonathan ĉar li tiam aldonis tiun parolparton al pluraj artikoloj komencitaj de mi. --Pablo Escobar 13:39, 17. Jul 2010 (UTC)

(english): Hi, Jonathan. I'm sysop on eo.wikipedia, sysop/bureaucrat/checkuser/arbcom on pt.wikipedia, and proposal for the Vikifontaro and Vikinovaĵoj. I have a special interest in the Esperanto-projects, and now I think it's time to colaborate with Vikivortaro also. During the last two days, I was reading some pages, trying to get involved with the particular patterns. I can help with templates, if you need, and I really want to create pages, for Esperanto words or portuguese words (I'm Brazilian). I can use bots too, but I won't do this until I have good comprehension of our guidelines, and before talk to you. I'm preparing some pages to create, and I was wondering if you could guide me as tutor, just for the particular issues. For example, I didn't find reference about the syllabic separation in Esperanto ("e.'kzem.plo" or "ek.'zem.plo"?), and should I use the structure from tagaloga {{Vorto}} or that one (with many more sections)? Is there a good page that I can use it as a template/model? Thanks in advance. CasteloBrancodiskuto 07:09, 24. Okt 2010 (UTC)

Ĉu vi povas kontroli "alia"-n kaj "other"-n? Dankon. CasteloBrancodiskuto 00:37, 25. Okt 2010 (UTC)
En la alilingvaj vortoj (age), ĉu oni devus enmeti sinonimojn en Esperanto? Mi pensis ke tio estus en la ĉefa sekcio (ne en la sekcio Sinonimoj). Dankon, CasteloBrancodiskuto 17:39, 27. Okt 2010 (UTC)
Mi konsentas kun vi, sinonimoj ĉiam estas samlingvaj. Mi demandis tion ĉar "age" estas el la angla ("aĝo"), kaj mi enmetis "eld"-n kiel sinonimo, sed vi removis ĝin por la resumo "eld" ne estas la angla?. Ĉu mi eraris? Mi jam preparis kelkajn (ĉirkau 30) tiajn anglajn vortojn por krei tie (el la angla vikivortaro). Estus pli bone antaŭdiskuti. Mi atendos vian respondo. CasteloBrancodiskuto 20:15, 27. Okt 2010 (UTC)
Ho, klare! Ankaŭ mi ne konis "eld" (sed "elder", por la pli aĝa filo, ekzemple). Mi trovis ĝin en la angla vikivortaro, tiel kiel ĉiujn sinonimojn en aliaj vortoj. Do, dankon por via atento. Mi kreis pliajn artikolojn. Ĉu vi povas kontroli ilin? CasteloBrancodiskuto 08:37, 28. Okt 2010 (UTC)

Saluton, Jonathan! Mi ne komprenis tiun: "Se vi intencas krei alilingvan vorton, uzu nur la malsupran parton de la ŝablono! Simple forigu ĉion kio troviĝas super la linio vorto ({{lingvo MALLONGIGO}}), t.e. ĝis la tradukoj (kun ili!)." (Helpo:Kiel krei novan paĝon)

Mi kreis tiun paĝon kiel provo, sed mi ne trovis tiun linion "vorto ({{lingvo MALLONGIGO}})", kaj ne komprenis kio estas la "malsupran parton de la ŝablono". Ĉu tiu ŝablono ankoraŭ funkcias por alilingvaj vortoj aŭ mankas ion? CasteloBrancodiskuto 09:06, 7. Nov 2010 (UTC)

Dankon. Ĉu oni devas/povas uzi dosieron, aŭ ĝi devas uzi sole por Esperantaj vortoj? Ĉu vi povas kontroli pêssego kaj persiko? CasteloBrancodiskuto 09:21, 8. Nov 2010 (UTC)
Jes, mi intencas uzi ĝin por ĝeneralaj ŝanĝoj. La "vidu ankaŭ" estis ekzemple por ne plenumigi la "Lastaj ŝanĝoj". Post aprobo, ĝi povas facile redakti centojn aŭ milojn da paĝoj por ŝanĝi kategoriojn, ŝablonojn, "1." -> "#", aŭ anstataŭigi iujn ajn tekstojn. Ĝi uzas w:regula esprimo. CasteloBrancodiskuto 14:09, 24. Nov 2010 (UTC)

Laŭalfabeta ordigo redakti

Saluton, Jonathan. Mi proponas denove, ke kategoriojn tiajn, kiaj Kategorio:EN C ni ne plu uzos dank'al Ŝablono:TOC, kiu aŭtomate ordigas la vortojn laŭalfabete. Ĉu vi apogas min? Amike, --Pablo Escobar 09:08, 7. Dec 2010 (UTC)

vira kaj maskla redakti

La la PIV: maskla=virseksa vira=karakterizanta viron rilate al lia sekso genro=unu el la diversnombraj gramatikaj kategorioj (...): vira, ina, neŭtra genro.

Ne necesas do, korekti viran per maskla ĉar ili estas kvazaŭ sinonimoj. Mi persone preferas viran ĉar ĝi havas tiun registritan ekzemplon en la PIV. --Pablo Escobar 19:38, 6 Mar. 2011 (UTC)

Angla vortaro redakti

Saluton, Jonathan! Mi uzas English-Esperanto Dictionary (1906) por aŭtomate krei paĝojn por anglaj vortoj, kun iliaj esperantaj tradukoj. Vidu ekzemple animosity. CasteloBrancodiskuto 08:16, 19 Apr. 2011 (UTC)

Dankon por la averto. Vere, mi eraris. Mi ne memoris, ke mi ne estas administranto tie-ĉi, kaj mi faris tiujn redaktojn kiel provo por la robota kodo. La verajn artikolojn, mi kreis per CasteloBot. Ĉu vi povas forigi tiujn du artikolojn? Mi jam enmetis la petojn. Antaŭdankon! CasteloBrancodiskuto 19:06, 20 Apr. 2011 (UTC)
Mi ankaŭ vidis, ke ni uzas ŝablonon por anglaj vortoj en plurala formo. Ĉu ni devas uzi {{en-pluralo}} aŭ {{subst:en-pluralo}}? Ĉi-foje, mi uzis la unuan formon, laŭ sentences (vidu zouaves). Sed, se tio estos bezonata, mi povas uzi CasteloBot por aŭtomate anstataŭigi tiujn ŝablonojn. CasteloBrancodiskuto 19:26, 20 Apr. 2011 (UTC)

Eroj antaŭ ol la signifo redakti

Mi rimarkas, ke vi krom la prononco, aliajn elementojn ekaldonas antaŭ ol la signifo (ekz. je blino). Mi pensas, ke estas pli facile por la leganto trovi difinon antaŭ ol ĉio alia (Bedaŭras, ke vi ne ŝatas la titolon "Signifoj" por ke ĉiuj eroj estu pli klaraj, sed nu...) Samideane, --Pablo Escobar 16:53, 31 Maj. 2011 (UTC)

Your admin status redakti

Hello. I'm a steward. A new policy regarding the removal of "advanced rights" (administrator, bureaucrat, etc.) was adopted by community consensus recently. According to this policy, the stewards are reviewing administrators' activity on wikis with no inactivity policy.

You meet the inactivity criteria (no edits and no log actions for 2 years) on eowiktionary, where you are an administrator. Since that wiki does not have its own administrators' rights review process, the global one applies.

If you want to keep your rights, you should inform the community of the wiki about the fact that the stewards have sent you this information about your inactivity. If the community has a discussion about it and then wants you to keep your rights, please contact the stewards at m:Stewards' noticeboard, and link to the discussion of the local community, where they express their wish to continue to maintain the rights, and demonstrate a continued requirement to maintain these rights.

We stewards will evaluate the responses. If there is no response at all after approximately one month, we will proceed to remove your administrative rights. In cases of doubt, we will evaluate the responses and will refer a decision back to the local community for their comment and review. If you have any questions, please contact us on m:Stewards' noticeboard.

Best regards, Rschen7754 19:26, 2 Nov. 2014 (UTC)