Radiko redakti

Saluton. Dankon pro viaj kontribuoj al vikivortaro. Mi vidis ke vi forigis la linion "Kategorio:Radiko uson'" de la artikolo Usono. Eble vi ne faris ĝin intence. Se vi ne konsentas kun tiu ideo havi kategoriojn por la radikoj, bv mesaĝi al mi kaj mi klarigos kial tiu estas bona.

Amike, Eric Eb.eric 15:32, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ne multe pensis pri la kategorio, sed mi komprenas nun. Mi bedaŭras forigi la linion kaj penos aldoni vortojn al la konvena radikokategorio. « D. Trebbien (diskuto) 00:50, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Ankaŭ mi ĵus rimarkis ke vi ŝanĝas la kategoriojn nomataj ekz. "Kategorio:EO A"... ekzemple ĉe la paĝo pri abelo, vi ŝanĝis "Kategorio:EO A|belo" al "Kategorio: EO A". La paĝo havis "|belo" bonkiale... tial, kiam oni vidas la kategorion, la vortoj aperas sub apartaj literoj kaj estas facile trovebla. Mi esperas ke mi bone kompreniĝas.

Amike, Eb.eric 15:57, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Bonvolu vidi la "Uncategorized pages"-kategorion de angla Vikipedio. Ordŝlosiloj estas malnecesa en ĉi tiu kazo. « D. Trebbien (diskuto) 00:50, 27. Aŭg 2008 (UTC)

kunmetaĵo redakti

Saluton :) Mi ĵus vidis ke vi uzas la vorton "kunmetado", sed mi pensas ke la vorto kiun vi celas estas "kunmetaĵo". Tiel oni kutime nomas vortojn faritaj el pluraj radikoj, ekz. vidu la PMEG-on. Amike, Eb.eric 21:14, 1. Sep 2008 (UTC)

Saluton. Dankon por via komento. Tiu estas multe bona :)
Parenteze, mi ne scias la lingvojn kiujn vi prolas, tamen mi trovis la libron A Complete Grammar of Esperanto kaj mi pensis ke ĝi tre estas helpopreta.
« D. Trebbien (diskuto) 21:41, 1. Sep 2008 (UTC)
PMEG estas la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, bona libro pri Esperanta gramatiko.Eb.eric 23:38, 1. Sep 2008 (UTC)

ᐊᕆᐅᙵᐃᐹ! redakti

ᐊᕆᐅᙵᐃᐹ! :) --Piolinfax 14:40, 2. Sep 2008 (UTC)

Pri la ŝablono Ŝablono:t redakti

Saluton, Dtrebbien! :-) Estas plezure vin koni, kaj multe kontentigas min, ke vi sumas vian helpon al nia projekto. Mi vidis vian ŝablonon kaj ĝi ŝajnas tre beliga. Mi uzos ĝin de nun.

Pri la artikolo biologiisto, mi sugestas ne meti referencon en la sekcio Traduko. Ne necesas referenci ĝin, ĉu ne? Tiuj tradukoj ne estas referencendaj, ĉar ili estas ĝenerale amplekse konataj. Referecoj bonvenus kiam temus pri malmulte konataj lingvoj, ekz-e.

Krome, mi ankaŭ invitas vin koni la ŝablonojn por sekci-titoloj Ŝablono:Traduko kaj Ŝablono:Sinonimoj ekz-e. Ili ankaŭ beligas niajn artikolojn. Vidu la artikolon vorto, ekz-e.

Cartamike, Fernando Maia Jr. 02:30, 5. Sep 2008 (UTC).

Amiko, mi ne scipovas uzi tiun kodaron. Por kio ĝi utilas? Mi eĉ ne scias kiel provi ĝin. Domaĝe, ke vi ne ŝatas la beligajn ŝablonojn. Ni pridiskutis ĝin en Vikipedio antaŭ ol uzi ĉi tie, kiam Vikivortaro ne havis eĉ pli ol 400 artikolojn. De tiam, mi verkis ĉ. 1000 artiklojn uzante ilin. Amike, Fernando Maia Jr. 16:42, 7. Sep 2008 (UTC).

rekategoriado redakti

Ĉu vi scias kiel aŭtomate movi ĉiun artikolon el unu kategorio en alian? Ekzemple estas multo en la kategorio Kategorio:Neologismaj radikoj, sed mi preferas Kategorio:Neoficialaj radikoj. Dankon Eb.eric 15:10, 8. Sep 2008 (UTC)

Mi scias ke angla Vikipedio havas robotojn, kiuj faras ĉi tiun, ekzemple wikipedia:en:User:Fluxbot. Tamen ĝia kodo ne estas publika. Mi povus skribi ion iam, sed mi ne nuntempe havas programon. « D. Trebbien (diskuto) 23:18, 8. Sep 2008 (UTC)
Mi estas skribinta kodon. Uzi:
  1. Alklaku [1]
  2. Algluu:
    importScript("Vikipediisto:Dtrebbien/movuKategorion.js");
  3. Alklaku Konservi ŝanĝojn
  4. Stir-Shift-R se uzanta Firefox aŭ Stir-F5 ("Refresh"/"Reload" la paĝon)
  5. Vidu Kategorio:Neologismaj radikoj. Vi vidos ligilon movu je la supro apud redaktu kaj historio. Alklaku movu. Tajpu "Neoficialaj radikoj" por "la nova kategoria titolo".
Ĉar tiu ĉi estas tre potenca, estu singarda! Notu ke ĝi redaktos nur 12 paĝojn ĉiu alklakado de movu.« D. Trebbien (diskuto) 02:21, 9. Sep 2008 (UTC)
Dankegon! Mi neniam uzis ion kiel tio. Estis tre interese por mi. Mi movis la tutan entenon. Eb.eric 04:38, 9. Sep 2008 (UTC)
Ĉu ĝi funkciis por vi? Mi estas provinta ĝin kun Firefox 3.0.1 nur, do ĝi povus ne funkcii kun Internet Explorer, Safari, aŭ Opera. « D. Trebbien (diskuto) 22:54, 9. Sep 2008 (UTC)
Mi vidas viajn kontribuojn nun kaj mi estas ĝoja ke ŝajnas ĝi estas funkciinta. « D. Trebbien (diskuto) 23:00, 9. Sep 2008 (UTC)
Jes ĝi bone funkciis, tamen ankaŭ mi uzas Firefox 3. Eb.eric 02:36, 10. Sep 2008 (UTC)

Prononco kaj Sintakso redakti

Saluton, D.!

Mi vidis, ke vi modifis la artikolon klasi. Nu, pri la nova ŝablono IFA, ĝi certe bonvenas, sed la antaŭan formaton ni ne devas libere ŝanĝi, ĉar ĝi estis akceptita en la (kvankam renoviginda) ŝablono "Vorto".

La ŝablono IFA nepre devas ligi al Helpo:IFA, kiel okazis antaŭe. Bonvolu reefektivigi tiun ligon en la ŝablono. Kvankam tiu sekcio tenas la ne-esperanta IPA, ĝi estos ŝanĝita poste, kiam ni trovos tempon plibonigi tiun sekcion. :-)

Pri la stilo, oni decidis uzi [] en la ŝablono vorto, ne //. Kial vi sugestas // en via ŝablono? Kaj pri la fonto, oni elektis uzi ĝin jene: <FONT face="Arial Unicode MS, Lucida Sans Unicode">['vor.to]</font>. Ĉu eblas teni tiun stilon en via ŝablono? Preferinde ĝi devus aŭtomate inkluzivila markojn [] aŭ //. Ĉu tio ankaŭ eblas? Mi atendas viajn respondojn.

Pri la sekcio Sintakso, oni devas marki ĝin kun 4 egalsignoj, ne tri, ĉar ĝi estas parto de la sekcio Verbo, ne de la vorto mem. Imagu la vorto "copy", en la angla. Ĝi estas kaj verbo kaj substantivo, do la sekcio sintakso devas aperi en Verbo, nem memstare. Mi do remodifos tiun en la artikolo klasi.

Amike, Fernando Maia Jr. 01:20, 11. Sep 2008 (UTC).

Saluton!
La literoj "IFA" nun estas ligilon al Helpo:IFA. Ĉu la literoj devas esti "IPA" ankaŭ?
Mia kialo por uzi // kaj ne [] estas ke kiam mi prenis kurson pri lingvistiko, mia profesoro diras, ke // estas por proksimumaĵoj al la prononco kaj [] estas por pli preciza IFA. Ankaŭ, {{IFA}} eligas <FONT></FONT> por ke vi ne devas tajpi tion. Nuntempe estas <font face="Arial Unicode MS, Lucida Grande, Doulos SIL, Code2000, Gentium, Gentium Alternative, TITUS Cyberbit Basic, Lucida Sans Unicode, MS Mincho, Arial" style="text-decoration:none;"> ... </font>.
« D. Trebbien (diskuto) 23:10, 11. Sep 2008 (UTC)
Bona punkto pri uzi 4 egalsignojn por la "Sintakso" sekcio. Mi akordas. « D. Trebbien (diskuto) 23:58, 11. Sep 2008 (UTC)