Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo taŭgeco taŭgecoj
Akuzativo taŭgecon taŭgecojn
 Vorterseparo
taŭg/ec/o.

 Signifoj
redakti
[1] Eco de io, iu taŭganta: lingvo havanta nenian praktikan taŭgonZ; taksi ies taŭgecon por plenumi taskon.
 Rimarkoj
Taŭgeco estas ideo pli vasta ol konveneco; konveni insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al ĝia speciala uzo, taŭgi rilatas al ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo, mezurilo; servi kaj utili montras prefere la bezonon, kiun oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio servas por ia celo, plej ofte taŭgas por ĝi, sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta infano, sed ne taŭgas por tia uzo.
 Ekzemploj
[1] Jam en 1894, Zamenhof definitive pruvis la taŭgecon de la sepjara (!) lingvo por altnivela literatura tradukado, per la Hamleto de Ŝekspiro.[1]
 Samsencaĵoj
[1] uzebleco, konveneco; sinfavoro
 Derivaĵoj
[1] kvalifiko; rimedo
 Derivaĵoj
[1]

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Taŭgeco
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 262.