Esperanto redakti

  Verbo redakti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo servis servas servos
Adjektiva aktiva participo servinta servanta servonta
Adjektiva pasiva participo servita servata servota
Substantiva aktiva participo servinto servanto servonto
Substantiva pasiva participo servito servato servoto
Adverba aktiva participo servinte servante servonte
Adverba pasiva participo servite servate servote
Moduso
Infinitivo servi
Volativo servu
Kondicionalo servus
  1. Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj.
    Vi servis en mia domo dum multaj jaroj.
    Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
    Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj.
    Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
    Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro.
    Ni iras al memserva restoracio.
  2. Sindediĉe havigi al iu helpon, utilon, meritaĵon kaj simile.
    Mi estas preta servi vin, se bezonatos.
    Servo ne petita ne estas merita.
  3. Esti utila por iu aŭ io.
    Akvo kaj pano servas al sano.
    Oni volis servigi Esperanton al la paco.
    La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn.
  4. Esti iel uzata.
    Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
    La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo