Vikipedio enhavas artikolon pri: Sulko

Esperanto redakti

  Substantivo redakti

sulko

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sulko sulkoj
Akuzativo sulkon sulkojn
  1. Longforma rekta foso, farita en la teron.
    La plugilo tranĉas longajn sulkojn.
    Venteto sulkigis la akvon.
    La plejmulto treniĝas en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj.
  2. Profunda nekonstanta falto.
    Kiam ŝi ridetas, sur ŝiaj vangoj aperas sulkoj.
    Liaj brovoj malsulkiĝis.
    La ŝipo trasulkas la maron.
  3. Profunda fendo, trovebla en iuj organoj.
    Cerbo havas multajn sulkojn.
    La manplatoj de avino estas jam sulkiĝintaj.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo