Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo selo seloj
Akuzativo selon selojn
  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
 
[1] Ĉevalo kun selo

 Signifoj
redakti

  1. Remburita sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdobesto, por pli komforte sidi
  2. Analoga sidrimedo, sur biciklo, motorciklo, aŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj.
  3. Io en formo de selo, i.a.: geografio Iom pli malalta tereno inter du montopintoj. gastronomia Tiu parto de ŝafo, cervo ks, kiu etendiĝas inter la ripoj k la femuroj.
  4. (muziko) En kordinstrumentoj, elstara lignopeco, kiu subtenas la finpecan ŝnuron
 Deveno
[1] el la fr. selle
 Samsencaĵoj
[1] rajdsidilo
 Derivaĵoj
[1] arko, pomelo, sako, zono
 Ekzemploj
[1] sen selo ŝi sidadis sur la ĉevalo
[1] (figursence) la registaro nun bone sidas en selo
 Esprimoj (parolturnoj)
[1] desalti, fali de la selo, bone sidi en selo
 Frazaĵoj
turka selo ❤ (sella turcica) Kavaĵo en la supera faco de la sfenoido, en kiu nestas la hipofizo
 Derivaĵoj
[1] *seli (transitiva) Meti selon sur beston: seli sian azenon; selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
selisto. Metiisto, kiu faras selojn.
seloforma ⚕ Arkiĝinta kiel selo: seloforma lumbo dum gravedeco.
elseligi. Faligi de la selo (en turniro ks).
senseligi. Demeti la selon de ĉevalo ks.
ŝarĝoselo. selo, aranĝita por surmeti ŝarĝojn.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo