Vikipedio enhavas artikolon pri: Proverbo

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto estis en 2013
15-a vorto de la semajno.
  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
 
[1] Ĉina proverbo: Lernu ĝis maljuniĝo, vivu ĝis maljuniĝo, kaj restos trionaĵo ankoraŭ ne lernita

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo proverbo proverboj
Akuzativo proverbon proverbojn

 Signifoj
redakti

  1. (lingvoscienco) popola maksimo, enhavanta konsilon aŭ konstaton pri ia ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo
 Deveno
[1] el la lat. proverbĭum
 Samsencaĵoj
[1] aforismo, sentenco
 Ekzemploj
[1] proverbo estas sperto, proverbo estas averto[1]; konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo[1].
 Derivaĵoj
proverba. 1 Rilata al proverbo. 2 Konata kvazaŭ proverbo: la proverba fideleco de la hundoj.
proverbaro. Kolekto da proverboj
proverbologo. Studanto pri proverboj
proverbologio. Scienco pri proverboj

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
[1]   proverbo
[1] Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "proverbo".
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. 1,0 1,1 El la verkaro de L.L. Zamenhof