Ĉi tiu kapvorto estis en 2011
40-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2012
40-a vorto de la semajno.
Ĉi tiu kapvorto estis en 2013
40-a vorto de la semajno.
1. Junulino plektas siajn harojn
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo plektis plektas plektos
Adjektiva aktiva participo plektinta plektanta plektonta
Adjektiva pasiva participo plektita plektata plektota
Substantiva aktiva participo plektinto plektanto plektonto
Substantiva pasiva participo plektito plektato plektoto
Adverba aktiva participo plektinte plektante plektonte
Adverba pasiva participo plektite plektate plektote
Moduso
Infinitivo plekti
Volativo plektu
Kondicionalo plektus

 Signifoj
redakti
  1. Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin.
    Mi ĉiutage plektas harojn de mia filino.
    Ŝi enplektis perlojn en siajn harojn.
    Ni interplektis la manojn kaj komencis preĝi.
    Li ĉirkaŭplektis ŝin per siaj brakoj.
    Ĉiuj laŭdis ŝian belegan harplektaĵon.
    Liaj paroloj estis traplektitaj per diversaj citaĵoj.
  2. Elfari objekton, multfoje krucigante fadenojn, ŝnurojn kaj simile unu kun la alia.
    La araneo plektas reton.
    Ĝi konsistas el plekto da ŝnuroj.
    Ni malplektis la intrigon.
 Deveno
El latina verbo plecto. (Vd. Lewis k Short, A Latin Dictionary, plecto1.) Komparu kun la germanan flechten kaj la rusan плести.
 Vidu ankaŭ

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo