Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo mezuris mezuras mezuros
Adjektiva aktiva participo mezurinta mezuranta mezuronta
Adjektiva pasiva participo mezurita mezurata mezurota
Substantiva aktiva participo mezurinto mezuranto mezuronto
Substantiva pasiva participo mezurito mezurato mezuroto
Adverba aktiva participo mezurinte mezurante mezuronte
Adverba pasiva participo mezurite mezurate mezurote
Moduso
Infinitivo mezuri
Volativo mezuru
Kondicionalo mezurus

 Signifoj
redakti
  1. Taksi kaj difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo.
    Ni mezuris la longon kaj la larĝon de la ĉambro.
    Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
    Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
    La nombro de esperantistoj ne estas mezurebla.
    Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
    Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
    La tajloro almezuris la robon al mi.
    La ŝuoj estis por mi laŭmezuraj.
    Antaŭ ni aperis nemezurebla, belega maro.
    Tiam li komencis senmezure drinki.
    Amo supermezura ne estas plezura.
    Mi invitis la termezuriston por ke li termezuru mian herbejon.

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo