Esperanto redakti

  Adjektivo redakti

 Deveno
El la franca vorto mauvais.

 Signifoj
redakti

(literatura) malbona
 Ekzemploj
  • 1999, Jorge Camacho, "La mava lingvo":
    Mavajn neologismojn ili anatemas imite la metodojn de la afganaj taliboj, krom se la koncerna radiko venas el la japana, la tamazirta aŭ la ĉiapa, ĉar plia kaj tre moda ingrediento de lingva simplismo estas la strebo al ia esperanto statistike internacia.
  • 1999, Valentin Melnikov, "Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon", La Ondo de Esperanto:
    Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, ĝi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos ĝin mava.
  • 2015, Fernando de Diego, tradukinto, Cent jaroj de soleco de Gabriel García Marquez:
    "La mava sorto ne havas breĉojn" - li diris kun profunda amaro. "Mi naskiĝis putinido kaj mortos putinido."
  • 2017, Frans Cobben, “Kiun adoras mava Mamono? kurta poemo”, en soc.culture.esperanto, Uzreto:
    Kiun adoras mava Mamono / en Esperantujo?
 Referencoj kaj literaturo