marko
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | marko | markoj |
Akuzativo | markon | markojn |
- Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin:
- Vi rekonos mian libron, ĉar ĝi havas markon.
- Mi markis viajn erarojn per krajono.
- Tiu ĉi papermono estas falsita, ĉar ĝi ne havas akvomarkon.
- Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
- La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
- Sekvu la gvidmarkojn (signojn ĉe vojo) por ne perdiĝi.
- Originala desegnaĵo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj.
- Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo.
- Kiu estas la marko de via aŭto?
- Tio estas bonkvalita, markhava brakhorloĝo.
- Ĉu oni jam normomarkis la varojn (markis sur aĵoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo)?
- Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion.
- Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
- Surgluu poŝtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |