Esperanto redakti

  Substantivo redakti

 
[1] Racista politika bildo; kliŝa kulio
 
[1] Kulio ĉirkaŭ 1900 en Ĉĵencjan, Ĉinujo
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo kulio kulioj
Akuzativo kulion kuliojn
 Vorterseparo
kuli/o

 Signifoj
redakti

[1] hinda aŭ ĉina dungita laboristo, ofte kaja portisto; salajrata sklavo en Orient-Azio aŭ orientazio-devena kontraktosklavo forportita al kolonioj de eŭropaj koloniopotencoj.
 Deveno
El la angla coolie, kiu estas el la hindia Kulî, hindia kasto. La vorto povas fonti el tamila vorto, kiu signifas "salajro". En la ĉina lingvo, tio referencas al abrupta uzo de la laborforto. En la nederlanda, koeli estas hinda, laboranta homo.
 Ekzemploj
[1] En tiu ĉi ŝanceliĝanta mondo4) eĉ la plej riĉaj, eĉ la plej noblaj devas morti, kvazaŭ ili estus mizeraj ‘kulioj’.[1]
[1] Oni priridus, ke vi, ĝentila sinjorido, .... estas kvazaŭ kulio[2]
 Samsencaĵoj
[1] dungito, laboristo
 Frazaĵoj
[1] mizeraj kulioj

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. V. Eroŝenko. Lumo kaj ombro. Tayonaka, 1979, p. 59-66. En: Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 214.
  2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 63a, p. 357a