Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo kredis kredas kredos
Adjektiva aktiva participo kredinta kredanta kredonta
Adjektiva pasiva participo kredita kredata kredota
Substantiva aktiva participo kredinto kredanto kredonto
Substantiva pasiva participo kredito kredato kredoto
Adverba aktiva participo kredinte kredante kredonte
Adverba pasiva participo kredite kredate kredote
Moduso
Infinitivo kredi
Volativo kredu
Kondicionalo kredus

  kred + i ( eo , VE )

 Deveno
el la latina vorto " crēdĕre " → la kun sama signifo

 Signifoj
redakti
  1. (transitiva) esti konvinkita ke io veras ne bezonante pruvojn
    Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj.
    Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
    Disputo kredigas, sed ne certigas.
    Ĉu vi ne kredas al mi?!
    Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
    Vi estas kredinda homo (meritanta kredon).
    Kara, vi povas tion kredi al mi!
    Mi kredas pri via senkulpeco.
    Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas.
    Ŝi kredeble ne povos veni al mi hodiaŭ.
    Mi ĝuis nekredeblan belecon de la naturo.
    Ĉu vi kredas je Dio?
    Ŝi ne ŝatas paroli pri sia kredado.
    Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda.
    Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin ĝenas.
 Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo