kraki
- (netransitiva)
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | krakis | krakas | krakos |
Adjektiva aktiva participo | krakinta | krakanta | krakonta |
Substantiva aktiva participo | krakinto | krakanto | krakonto |
Adverba aktiva participo | krakinte | krakante | krakonte |
Moduso | |||
Infinitivo | kraki | ||
Volativo | kraku | ||
Kondicionalo | krakus |
- Eligi sekan bruon, kiel de rompado aŭ krevado.
- Sekaj folioj krakas sub la piedoj.
- Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
- Arbo krakanta venton ne timas.
- Estis tiel malvarme, ke la neĝo krakadis sub niaj piedoj.
- Helpas krako kontraŭ atako.
- Ne plu aŭdeblas krakado de la teleroj en la kuirejo.
- Mi ŝatas aŭskulti, kiel la fajro kraketas.
- La vento krakigas la arbojn.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |