Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo kliŝo kliŝoj
Akuzativo kliŝon kliŝojn

 Signifoj
redakti

[1] 📖 (presarto kaj libroj) Reliefa reprodukto, sur metala plato, de la stampo de kompostaĵo el moveblaj tipoj.

2 📷 fotografio kaj kinotekniko Fotografia negativo, fiksita sur vitro aŭ membrano k servanta por fari pozitivajn kopiojn.

[3] figursenca Tro uzata senoriginala esprimo: en liaj versoj oni trovas nur kliŝojn.
 Deveno
[1] el la fr. cliché
 Samsencaĵoj
[1]☞ banalaĵo, gurdaĵo, ŝablono, trivialaĵo.
 Ekzemploj
[1] En la eŭrofalsado partoprenis du presejoj. Unu preparis kliŝojn, la alia presis.[1]

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Kliŝo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Esperanto de nivelo al nivelo, Zsófia KÓRÓDY, Márta KOVÁCS, Pálma SALOMONNÉ CSÍSZÁR, László SZABÓ, Budapeŝto, 2008, ISBN: 978-963-248-040-6, (edukado.net/biblioteko/... (2008) edukado.net/upload/... (2016)), p. 89.