EsperantoRedakti

grimp + i

  Verbo netransitivaRedakti

  1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn.
    Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi.
    Nia grimpado daŭris kelkajn horojn.
    Li estas sperta grimpisto.
    Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo.
    Ŝi engrimpis en la boaton.
    Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon.
    Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi.
  2. Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile.
    Pizo volve grimpas la bastoneton.
    Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto.

 Tradukoj
Redakti

 Fontoj kaj citaĵoj