fosi
Esperanto
redaktiVerbo
redaktifos + i ( eo , VE )
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | fosis | fosas | fosos |
Adjektiva aktiva participo | fosinta | fosanta | fosonta |
Adjektiva pasiva participo | fosita | fosata | fosota |
Substantiva aktiva participo | fosinto | fosanto | fosonto |
Substantiva pasiva participo | fosito | fosato | fosoto |
Adverba aktiva participo | fosinte | fosante | fosonte |
Adverba pasiva participo | fosite | fosate | fosote |
Moduso | |||
Infinitivo | fosi | ||
Volativo | fosu | ||
Kondicionalo | fosus |
Elparolo |
- IFA: ˈfosi
Signifoj |
- fari kavaĵon elprenante teron
- Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
- Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
- Estas tre danĝere resti en la fosejo.
- Oni disfosis la tombon de antikva homo.
- Ili enfosis siajn riĉaĵojn, sed mi elfosis ilin.
- Ĉi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elserĉi vestiĝojn de la homa agado kaj fosiliojn).
- Akvo silenta subfosas la bordon.
- per speciala ilo miksi aŭ turni teron por kultivado
- Avo fosas (prifosas) la ĝardenon.
- Mi iris helpi al li pri la fosado.
- traserĉi, pedante prilabori aŭ esplori
- Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomiĝis tiu loko.
- Mi serĉfosis en mia poŝo.
Tradukoj |
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
Frazoj kun "fosi" (1)
Referencoj kaj literaturo |
- "reta-vortaro.de" fosi
- fos
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "fosi".
- La Simpla Vortaro, „fosi“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „fosi“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "fosi"