[1] ❤ korpostrukturo kaj histologio:(facies) La antaŭa parto de la kapo, ĉe homo k bestoj: la facio konsistas el la antaŭ-malsupra regiono de la kapo; ĝia skeleto estas formita precipe de du neparaj ostoj, la mandiblo k la fruntosto, k de kvar paraj, la maksiloj k la zigomoj.
[3] ⊕ terologio (inkl. mineralogio kaj petrologio): La tuto de la trajtoj, kiuj karakterizas la petrojn k formaciojn k el kiuj eblas konkludi pri la cirkonstancoj de ilia estiĝo: sablopetra, kalka, marna, transiĝa facio; mara, laga facio.
[4] Π prahistorio Tuto de la teknikaj k kulturaj apartaĵoj, kiujn kune havas samtempaj kuŝujoj.
facia. Apartenanta al la facio: facia arterio, nervo; facia angulo (formita de du linioj ekde la nazbazo al la orelo k al la frunto).