Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): ek

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Antaŭfiksaĵo redakti

 Elparolo
/ek/ antaŭ vokaloj k la plejparto da konsonantoj, kaj /eg/ antaŭ /b d ĝ g z ĵ/[1]

 Signifoj
redakti

[I] aspekta antaŭsilabo signifanta, ke la procezo komenciĝas subite kaj precize je preciza momento
[1] kun ebla plua daŭro (komenca aspekto): ekdormi, ekdroni; subite ni ekvidis la maron; eksonis la sonoriloj; se homo ekaŭdas ion konatan [2]; kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed ni trompiĝis[3]; ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume[4]; ekde (komencante tuj post) tiu dato.
 Rimarkoj
En tiu senco la antaŭsilabo ek (komenciĝo de procezo) ludas ĉe la statverboj la saman rolon, kiel la postsilabo (veno en staton): eksidisidiĝi, ekstaristariĝi, ekkuŝikuŝiĝi.
[2] sen plua daŭro (momenta aspekto): ekkrii[5]; mi eksaltis de surprizo[6]; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo[7].
 Rimarkoj
En tiu senco la antaŭfiksaĵo ek-, same kiel ĝia kontraŭo -ad, estas uzata kiel konjugacia alfiksaĵo, por precizigi la sencon de la perfektivo: ĝi prezentas la agon kiel simplan kaj nedaŭran temperon, kaj tradukas la francan „simplan pasinton“ kaj la grekan „aoriston“: tio ĉi ekenuigis la virinon; ŝi ekbrulis per envio; la vento ekŝancelis la akvon.
[II] Memstare uzata morfemo kun la senco 1.
 Deveno
el la greka εκ- (ἐκ-) 'el-', de prepozicio εκ (ἐκ) 'el'. En la greka, la prepozicio εκ estis antaŭmetata al derivaĵoj, same kiel el en Esperanto, por indiki ke io estas ĝis fino eluzata. Tia uzo ofte donis al la vorto perfektivan sencon.
 Derivaĵoj
ek Interj., signifanta «ni komencu!, ni iru!»: ek al la batalo!.
eke de = ekde
eki (netransitiva)
ekigi (transitiva)
 Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
ekami
ekbrilo
ekkrii, ekkrio
ekvidi
 Kontraŭvortoj
-adi
 Vidu ankaŭ
 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. "Ĉe senpera sinsekvo de konsonantoj voĉa kaj senvoĉa, neevitebla estas la sonkonformigo de unu el ili. Tiel oni prononcas proksimume: apsolute (absolute), ogdek (okdek), egzisti (ekzisti), lonktempe (longtempe), glafsonoro (glavsonoro) ktp. Ĉar tiu asimilado de unu konsonanto al la sekvanta (t.n. regresiva) estas konata de tre multaj lingvoj, gi estas tolerebla ankaŭ en E-o."
    Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Kvina korektita eldono. — Roterdamo, 1980. §17 Sonoj kaj literoj.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  7. El la verkaro de L.L. Zamenhof