Esperanto redakti

  Adjektivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo egala egalaj
Akuzativo egalan egalajn

 Signifoj
redakti

  1. Tute simila, neniel diferencigebla de alia.
    Nin ĉiujn atendas egala sorto.
    Nomo egala, sed esenco mala.
    La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
    Ĉu vere estas egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo?
  2. Havanta unu econ (grandon, dimension, kvanton kaj simile) ne diferencigeblan de la eco de komparataĵo.
    Tiu fortulo havas neniun egalan al si.
    Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.
    Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.
    Mi ne estas tia kiel li, kial vi egaligas min kun li?
    Ni havis neegalajn ŝancojn.
  3. Prezentanta partojn ne diferencajn unu de la aliaj:
    Ili promenas per egalaj paŝoj.
  4. Prezentanta tian similecon kun alia, ke oni ne havas motivon preferi unu al alia.
    Por mi estas tute egale, ĉu vi estos tie aŭ ne.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Egala
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „egala“.
 Referencoj kaj literaturo