delikata
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | delikata | delikataj |
Akuzativo | delikatan | delikatajn |
Signifoj |
- plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco
- Al mi plaĉas via delikata parfumo.
- Tiu ĉi manĝaĵo estas delikataĵo en nia lando.
- pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla
- Tio estas delikata vazo.
- Delikateco de la ŝtofo malebligas lavi ĝin per lavmaŝino.
- neforte kaj neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton
- Aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
- La viro delikate premis mian manon.
- Li maldelikate tiris min antaŭen.
- subtila
- Miaj piedoj ĝuas delikatan sablon.
- facile konfuziva
- Mi ne povis diskuti kun ŝi pri tiel delikata afero.
- facile impresebla, sentema, akresenta
- Liaj delikataj oreloj ekaŭdis mallaŭtan, sed tre belan muzikon.
- taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema
- Ili montris al ni siajn delikatajn morojn.
- Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn ŝercojn!
- Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |