Esperanto redakti

  Substantivo redakti

 
[1b] Noktrobo kun basko.

 Signifoj
redakti

[1] Pendanta parto de vesto, plejofte trunka,
[1a] refaldebla
[1b] aŭ nur ornamcela
[2] (figure) Tia parto de vesto, konsiderata kiel ŝirmilo por valora posedaĵo, aŭ simbolanta la povon de ĝia portanto
 Ekzemploj
[1a] Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto;
[1a] Tegmenta herbo, per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon nek garbiganto sian baskon.
[1a] Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon
[1b] Baskojn de l' frako vivige agitis vento petola tra vintra pejzaĝ'.
[1b] Mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.
[2] Ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj.
[2] malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro, ĉar li malkovris la baskon de sia patro
[2] Vidu, ĉio tie ĉi estas via. Ĉio, pri kio antaŭe vi ne kuraĝis eĉ revi, dum vi vivis sub basko de la drinkulo edzo.[1]
[2] La friponoj tie sub la basko (kaŝe) pretigas jam petoskribojn
[2] En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo (humile petos permeson lin sekvi), kaj diros: „Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi“
 Deveno
el la franca basque
 Frazaĵoj
vivi sub ies basko
fari ion sub la basko
tiri ies baskon

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
  basko
 Fontoj kaj citaĵoj