atest +i

atesti

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo atestis atestas atestos
Adjektiva aktiva participo atestinta atestanta atestonta
Adjektiva pasiva participo atestita atestata atestota
Substantiva aktiva participo atestinto atestanto atestonto
Substantiva pasiva participo atestito atestato atestoto
Adverba aktiva participo atestinte atestante atestonte
Adverba pasiva participo atestite atestate atestote
Moduso
Infinitivo atesti
Volativo atestu
Kondicionalo atestus
  1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto.
    Li povas atesti la subskribon de la kontrakto.
  2. Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto.
    Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko.
    Ni pruvos vian krimon per atestaĵoj.
    Ne estas eĉ unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris.
  3. Esti la signo, la pruvo de io.
    Ŝia hezito atestas, ke ŝi mensogas.
    Griza barbo saĝon ne atestas.
    Unua atesto estas la vesto.
    Mi havas atestilon de trapaso de la universitato.
    Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
    Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi aĉetis la aŭton.

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Atesti
 Referencoj kaj literaturo