Esperanto redakti

  Verbo redakti

 
[1] Alsupri.
 
[1] Alsupri monton sur kreston.
 
[1] Alsupri sur poneon.
 Rimarkoj
Alsupri kaj alvali estas interesaj el tri vidpunktoj: unue, ili nature ekestis, ne pro iu serĉado, sed dum interparolo (alivorte, ilin naskis parola esperanto); due, ili ne estas pli longaj ol ascendi kaj descendi; trie, ili estas tute konformaj al la vortfaraj reguloj de la lingvo.[1]
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo alsupris alsupras alsupros
Adjektiva aktiva participo alsuprinta alsupranta alsupronta
Adjektiva pasiva participo alsuprita alsuprata alsuprota
Substantiva aktiva participo alsuprinto alsupranto alsupronto
Substantiva pasiva participo alsuprito alsuprato alsuproto
Adverba aktiva participo alsuprinte alsuprante alsupronte
Adverba pasiva participo alsuprite alsuprate alsuprote
Moduso
Infinitivo alsupri
Volativo alsupru
Kondicionalo alsuprus

 Signifoj
redakti

[1] direktiĝi supren, iri ĝis la supro de io, aŭ en la direkto de la supro
 Samsencaĵoj
[1] supreniri, grimpi, altiĝi, plialtiĝi
 Kontraŭvortoj
[1] desupri
 Hiperonimoj
[1] iri
 Hiponimoj
[1] alpinti
 Frazaĵoj
alsupri ŝtuparon, etaĝon; alsupri sur la liton; alsupri per ŝtupoj; pene alsupri
 Sencparencaj vortoj
leviĝi
 Ekzemploj
[1] Dum la skiferioj organizitaj en Svislando de Kultura Centro Esperantista, la neceso konstante paroli pri irado supren kaj malsupren – kiu ja estas la esenco de skiado – kondukis al la spontana apero de du sinonimoj al la klasikaj supreniri kaj malsupreniri, nome alsupri kaj alvali.[2]
[1] La strato, kiu alsupris ĝis milducent metroj super la marnivelo, realvalas enirante vastan arbaron.[3]
Mi ekkriis surprize, suprenĵetis miajn brakojn por kaŝi la vizaĝon, kaj rapidante al mia konfidenculo, la hindo, petegis ke li lasu neniun alsupri al mi.[4]
 Derivaĵoj
alsuprismo

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989.18.
  2. Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989.18.
  3. C. kaj A. Gacond: Nia feria migrado en Alpoj, Radioprelego, 1975-09-03
  4. Sylvan Zaft (trad.), “La Viro kun la Tordita Lipo” de Arthur Conan Doyle.