Vikivortaro:Diskutejo/Arkivo/2009


Arkivo de la diskutejo
Jen arkivo de antaŭaj diskutoj el 2009.
Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktuala diskuta paĝo.


Reformo redakti

Saluton, mi estas novulo en Vikivortaro. Mi volus reformi la strukturon de la vortaj paĝoj:

  1. Mi pensas, ke la unu-nivela titollinio ne estu uzata, kiel en Vikipedio. Do, mi pensas komenci la paĝon kun la lingvo de la vorto kaj la tipo de vorto (A-vorto, O-vorto, ...)
  2. La paĝo devus esti kreita per ŝablonoj: ŝablono por la paĝokapo, ŝablono por la tradukoj, ŝablono por la silabado, ŝablono por la etimologio, ...
  3. MediaWiki:Edittools enhavos ĉefe la ŝablonojn por krei paĝon (ordige laŭ enmetordo)
  4. Kelkajn bildojn ni povus enmeti por plibeligi la vortaron

Mi faros ekzemplon de paĝo. Kion vi pensas? --→ Airon 15:52, 10. Nov 2009 (UTC)

Bonvolu vidi akvo --→ Airon 17:00, 10. Nov 2009 (UTC)
Ne bezone nenio elpensas nova ! Ĉio jam estas elpensita.
Vidu artikolon azeno, ĉi tio nur komenco ellaboro, sed mi ne havas sufiĉe tempo, atendu malmulte. Mi laboras preskaŭ ĉiu tago.
Sed jen tie ĉi Vikipediisto:Balamutick/nova_paĝo jena ŝablono, kiu mi jam partе ellaboras.
Interalie, mi plene konsentas de vin celoj ! Balamutick 14:57, 11. Nov 2009 (UTC)
Bone! Mi forigpetos la ŝablonojn de mi kreitajn. Mi pensas ankaŭ pri la kategorigado:
[[Kategorio:Ĉio]]
1)  [[Kategorio:Vikivortaro]]
    1)  ... servaj paĝoj ...
    2)  [[Kategorio:Helpo]]
        1) ... helpaj paĝoj ...
2)  [[Kategorio:Vortaro]]
    1)  [[Kategorio:Lingvoj]]
       1)  [[Kategorio:EN]]
       2)  [[Kategorio:EO]]
          1)  [[Kategorio:Substantivoj EO]] (ekz. mondo)
             1)  [[Kategorio:Substantivaj formoj EO]] (ekz. mondojn)
    2)  [[Kategorio:Gramatiko]]
       1)  [[Kategorio:Substantivoj]]
          1)  [[Kategorio:Substantivoj EO]] (ekz. mondo)
             1)  [[Kategorio:Substantivaj formoj EO]] (ekz. mondojn)

Kion vi pensas? --→ Airon 15:21, 11. Nov 2009 (UTC)

Tre bone, vidu jam estanta kategorioj kaj kreu(aldonu) propra(manaj) kategorioj :-). Balamutick 19:01, 11. Nov 2009 (UTC)

Paĝostrukturo redakti

Diskutu pri la paĝostrukturo de la vortoj! --→ Airon 15:34, 11. Nov 2009 (UTC)

Ŝablonoj redakti

Bonvolu diskuti ĉi tie! --→ Airon 13:10, 17. Nov 2009 (UTC)

Duoblaj ŝablonoj redakti

Ni havas troajn ŝablonojn (1, 2 kaj 3 paĝoj de ŝablonlisto): kelkaj estas duoblaj, kelkaj alidirektoj, aliaj neesperantaj. Kiujn ni tenu? Kiun sintakson ni uzu? Estus prefere ne uzi alidirektojn en Vikivortaro... Estas plibone klarigi la aferojn antaŭ ol krei novajn paĝojn. --→ Airon 14:21, 12. Nov 2009 (UTC)

Vortaro redakti

Mi vidis, ke iu kreis kaj pligrandigis kelkajn paĝojn kiel Vortaro angla-Esperanta h‎. Mi forigpetus ĉiujn paĝojn simila al tiu, ĉar unue la kategorioj havas rolo enteni paĝojn (kategorioj estas paĝaroj, la paĝoj en Vikivortaro estas vortoj, do kategorioj estas vortoj), due ĉiuj paĝo de esperantaj vortoj enhavas la sekcion "Tradukoj" kaj ĉiuj neesperantaj vortoj havas kiel difino la esperanta traduko. Ĉu vi konsentas? --→ Airon 14:21, 12. Nov 2009 (UTC)

Estas do vi la mistera "mi" kiu aperigis ĉi tiun mesaĝon sur la paĝoj de la angla-esperanta kaj germana-esperanta vortaroj: "Mi petas forigi ĉi tiun vorton Vortaro angla-Esperanta, ĉar vortaroj estas aŭtomate kreitaj per kategorioj (vidu ĉi tie). Se vi ne konsentas, bonvolu klarigi tion en diskut-paĝo. Alikaze, la paĝo estos forigita en unu semajno. Se certe la paĝo ne respondas al la regularo pri rapidaj forigoj, aŭ se vi volas korekti ĝin, bonvolu forigi ĉi tiun sciigon de la paĝo."
Antaŭ ol forigi la laboron de tri jaroj, bonvole konsideru la historion de la projekto.
La paĝaro aperis ŝajne en 2006 kun formato evidente modelita laŭ la jam ekzistanta - kaj treege utila - http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta . Ĝis hodiaŭ, mi ne scias kiu kreis la du paĝarojn sed mi supozis, ke la apero de la angla-Esperanta estas silenta invito plenigi ĝin laŭ la spirito de Vikipedio. Tion mi faras de tri jaroj. Mi notis, ke vortoj en http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Esperanta aŭtomate ricevas hipertekstan ligilon al la sama vorto en http://eo.wiktionary.org/wiki/ ; vidu ekzemple 'abandon' en http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Angla-Esperanta_a Mi tial ne povas kompreni kial la du formoj de vortaro ne povas pace kunekzisti. Se ĉi tiuj delongaj kaj ampleksaj vortaroj ofendas iun regulon de eo.wiktionary.org, prefere ŝanĝu la regulon ol forigi valoran produkton de plurjara voluntula laboro.
Se mia pledo ne efikos, mi atentigos la ĝeneralan esperantistaron ke du utilaj vortaroj estas endanĝerigitaj. Eble la rezultonta ŝtormo argumentos pli sukcese. -- Mike Leon 4:13, 19. Nov 2009 (UTC)
Mike, saluton. Mi konsentas kun vi. Airon kaj Balamutick jam komprenas, ke estas delonga laboro en Vikivortaro. Mi jam konversacias kun ili pri tio, kaj la ĝenaj ŝanĝoj estos malfaritaj. Certe tiuj du utilegaj internaj vortaroj devas resti dume kiel ili estas, ĉar bonaj kaj simplaj. Novaj ŝanĝoj devas esti studitaj grupe kaj pacience. Trankviliĝu do rilate al tio kaj ĉiaman dankon pro la helpo ĉi tie.--Fernando Maia Jr. 12:23, 19. Nov 2009 (UTC)
Saluton Fernando, Saluton Mike (preskaŭsamnomulo :D), mia demando estas: kial ni devas teni kaj ĝisdatigi paĝon, kiu estas aŭtomate kreita de MediaWiki? Prenu ekzemple la anglajn kaj esperantajn vortojn peace kaj "paco". La defino de la vorto peace estas simple "paco". La paĝo pri "paco" enhavos sekcion pri tradukoj, kie estos la traduko angle peace. Do, mi pensas, ke paĝoj pri vortaroj estas malutilaj. Se oni volas teni ilin, mi pensas, ke estas plibone krei novan nomspacon pri vortaroj (ekzemple: Vortaro:Esperanto-Angla/b por la paĝo enhavanta ĉiujn vortojn kiuj komencas per B en la vortaro de esperanto al angla). Mi tre bedaŭras, ke la laboro komencis antaŭ jaroj sed laŭ mi la paĝoj malutilas. Amike, --→ Airon 14:22, 19. Nov 2009 (UTC)
Al Fernando - Dankegon, amiko, pro via certigo. Sed mi trankviliĝos nur post kiam la mortokondamno malaperos de sur la paĝoj de la du vortaroj.
Al Airon - Bonvole komprenu, ke mi ne estas komputikisto kaj apenaŭ komprenas, kio estas WikiMedia. Se estis tiu, kiu kreis la du paĝarojn, mi tamen certigas al vi, ke estis homoj kiuj plenigis ilin per ne-nombreblaj horoj da laboro. Estas tiu laboro, kiun mi volas nepre konservi. Mi ne neas, ke estas utile havi vortaran paĝon kiu montras tradukojn de "peace" en diversaj lingvoj sur unu paĝo. Sed post multaj jaroj kiel tradukanto, mi povas atesti ke ankaŭ estas utile havi nacilingvan-Esperantan vortaron en la tradicia formato, nome kolumnoj da vortoj kun la sama komenclitero per kiu oni tuj vidas rilatajn vortojn - "peace"; "peaceful"; "peacekeeping"; "peacemaker" - per unu ekvido. La du specoj de vortaro ne konfliktas; ili kompletigas unu la alian. Espereme, -- Mike Leon 21:45, 19. Nov 2009 (UTC)

Radikoj redakti

Estas retejo aŭ vortaro kiu listigas la radikojn de la esperantaj vortoj, por ke ni jam kreas la kategoriojn? --→ Airon 14:22, 19. Nov 2009 (UTC)

Jes, Airon, estas. Mi montros al vi la plej bonan: Vortaro de la Akademio de Esperanto. Ĝi estas la plej oficiala instanco de Esperanto, do nepre sekvenda. Tiu retejo indikita de mi antaŭe ne bone funkciis en Internet Explorer (mi ne scias ĉu ĝi jam bone funckias, sed antaŭ kelkaj monatoj ĝi fuŝetis). Mi rekomendas tralegis ĝin per Fajrvulpo. Ĉu vi jam rikarmis, ke jam estas kategorio por radikoj? Kaj ke eblas konstrui artikolon por radikoj? Vidu la artikolon zebr. Estas pluraj aliaj: abel, trov ktp.--Fernando Maia Jr. 15:58, 19. Nov 2009 (UTC)
Bonege! Kiu formo ni uzas por la bazformo? Vi enmetis tri malsamajn formojn: opini, opini- kaj opini' (Mi uzas nek IE nek FF sed Galeon \m/) --→ Airon 16:38, 19. Nov 2009 (UTC)
"Bazformo", Airon, ne estas la radiko mem, tamen kunmetita vorto (radiko+finaĵo), kiu indikas ĉu la radiko estas esence substantiva, adjektiva aŭ verba. Ezk-e la radiko zebr' estas esence substantiva, ĉu? ((Ĝia ideo estas la besto, kiu estas substantivo.) Do ĝia bazformo estas "zebro". Vi malkovros la bazformon de la radikoj pere de la Akademia Vortaro indikita de mi. La koncepto Bazformo estas tre grava, ĉar ĝi gvidas la formadon de vorto. Ekz-e: kial "pettinare" estas "kombi" kaj "pettine" estas "kombilo", dum "martellare" estas "marteli" kaj "martello" estas "martelo" (ne "martelilo")? Tio okazas, ĉar la bazformo de la radiko komb estas verba (kombi). Do la derivaĵo "kombo" signifas "la ago kombi", ne "la ilo por kombi". La radiko martel siavice estas esence substantiva kaj ties bazformo estas martelo. Tial oni povas derivi de ĝi la verbon marteli. Ĉu vi sekvas mian penson? Brakumojn, Fernando Maia Jr. 18:23, 19. Nov 2009 (UTC).
Aldone: por krei artikolon pri radiko, oni devas uzi la puran formon: trov, komb, abel, zebr, opini ktp. Tamen indas krei por stilaj formoj: zebr', zebr-, opini-, trov' ktp. Mi kreos artikolon pri bazformo kaj ligilon al ĝi en ĉiu radik-artikolo, ĉar mi vidas, ke ĝi estas grava koncepto kaj endas esti prezentita.--Fernando Maia Jr. 18:28, 19. Nov 2009 (UTC)

Kategorioj laŭ komencletero redakti

Saluton denove! :D Mi volas peti vin ĉu estas utila aŭ ne la kategorioj laŭ komencletero (ekz. Kategorio:PT X): Mi jam pensis pri kategorioj kaj mi pensas ke ne estas utila havi kategorioj laŭ komencletero ĉar la ĉefkategorio estos aŭtomate dividita laŭ komencletero. Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 14:37, 19. Nov 2009 (UTC)

Fakte, Airon, la ĉefkategorio ja estos dividita laŭ la komencliteroj. Tamen se ĝi enhavus ĉiuj vortojn, ĝi fariĝus tro granda kaj maltaŭga. Tial oni dividas per komencleteroj. Se oni metus ĉiujn vortojn en unusolan kategorion, tiu kategorio ne kapablus montri ĉiujn artikolojn (ĝi kreus plurajn plupaĝojn, tiel ke oni necesus promeni ĝis trovi la celatan paĝon). Do estas pli lerte uzi tiun rimedon, krei subkategoriojn laŭ komencliteroj. Tio ja igos ĉiam eta la ĉefkategorion (ĝi finfine havos nur la "alfabeton"), tamen tio ne estas problemo, ĉu?--Fernando Maia Jr. 16:02, 19. Nov 2009 (UTC)

Logo vote redakti

(Sorry for writing in English. Please translate this message if possible.) The Wiktionary logo vote is set to start 2009-12-07 00:01. Any translations of the voting page must be done before then. The first round will continue until 2009-12-31 23:59 at which point the second round will last until 2010-01-31 23:59. Please note that after this vote, each Wiktionary will hold their own vote whether to accept the winning logo, and none will change to the new logo without a 60% majority of Wiktionaries deciding to do so. Other Wiktionaries still need to be notified about the vote, so please help post messages into other Wiktionaries. Thank you. --User:Yair rand 03:43, 29. Nov 2009 (UTC)
La balotado pri la logobilfo de Vikivortaro komencos la 7-an de decembro 2009 je la 00:01. Iuj tradukoj de la balotada paĝo devas esti farita antaŭ ol la dato. La unua serio finos la 31-an de decembro 2009 je la 23:59 kaj la dua finos la 31-an de januaro 2010 je la 23:59. Bonvolu noti, ke post ol tiu balotado, ĉiu Vikivortaro tenos la propran voton, ĉu akcepti la gajnintan logobildon kaj nenio ŝanĝos al la nova logobildo sen 60% da plimulto de Vikivortaroj volantaj fari tiel. Aliaj Vikivortaroj ankoraŭ bezonas estis advertitaj pri la balotado, do bonvolu helpi adverti aliajn Vikivortarojn. Dankon. Tradukita de --→ Airon 09:21, 29. Nov 2009 (UTC)

Mi komencis traduki... bonvolu helpi min! --→ Airon 09:21, 29. Nov 2009 (UTC)
Je 2009-12-07 00:01 komenciĝos la balotado pri la logotipo de Vikivortaro. Ĉiuj tradukoj de la balotada paĝo devas esti faritaj antaŭ tiam. La unua serio daŭros ĝis 2009-12-31 23:59, kaj tiam la dua serio daŭros ĝis 2010-01-31 23:59. Mi atentigas, ke post ĉi tiu balotado, ĉiu Vikivortaro okazigos sian propran balotadon pri tio, ĉu akcepti la gajnintan logotipon, kaj neniuj ŝanĝiĝos al la nova logotipo sen tio, ke 60% plimulto de Vikivortaroj decidis tion fari. Aliaj Vikivortaroj ankoraŭ devas esti informitaj pri la balotado, sekve bonvolu helpi afiŝi mesaĝojn en aliaj Vikivortaroj. Dankon. -- Uzanto:Yair rand 03:43, 29. Nov 2009 (UTC) -- Tradukita de Mike Leon 21:09, 29. Nov 2009 (UTC)
Ne! :D Mi komencis traduki ĉi tiun paĝon! :D

La balotado pri la logobilfo de Vikivortaro komencis. --Yair rand 03:16, 7. Dec 2009 (UTC)

La dua fazo de la balotado pri la logobilfo de Vikivortaro komencis. --Yair rand 01:47, 1. Jan 2010 (UTC)
Yair, mi ne sukcesas voĉdoni... La paĝo estas blokita. Ĉu vi scias kial? Bonŝance la pli bona elekto havas pli da voĉdonoj! :) --Fernando Maia Jr. 15:55, 8. Jan 2010 (UTC)

Temporary adminship redakti

Hi there all. Does anyone have any qualms about me gaining temporary adminship to clear out the speedy deletion category here? Razorflame 03:24, 12. Dec 2009 (UTC)

Sorry, Razor, I don't know what you are talking about, but it's better don't delete the concern articles, if you're talking about this. Some users have marked articles to be deleted, which shouldn't be. We are changing this as possibly. Thanks! (And sorry for some mistakes, English is not my native language.)--Fernando Maia Jr. 23:38, 13. Dec 2009 (UTC)
Fair enough. Thanks for coming out and telling me that it doesn't need to be done. I'll mark the request at meta as not done. Cheers, Razorflame 20:33, 17. Dec 2009 (UTC)

script for wiktionaries redakti

Hi, sorry for English. Currently, there is a script which gives a definition of a word by double-clic. First developed for fr.wikinews, it's a javascript code. curently, we are fixing the portuguese language. You could see the script in action on fr:n:Special:Random for example. This code use the interface language for gives the definitions: preference in english, definitions from en.wiktionary; french -> fr.wiktionary... on the french wiktionary this code is use as a gadget: fr:Spécial:Préférences then select the Gadgets tab and click on Permet d’obtenir par double clic la définition d’un mot dans le Wiktionnaire. or the experimental last one. Related links:

externals links:

All we need is a translation of:

This request have a global interest; all projects could have the definitions from Vikivortaro. Let's see commons:User:Otourly/hover.

Regards, Otourly 19:46, 15. Dec 2009 (UTC)

Ŝablono por germanaj substantivoj redakti

Saluton. Mi intencas krei ŝablonon por germanaj substantivoj tian, kia en la germana Vikivortaro. Tamen mi iom malsukcesas tion farante. Ĉu iu povas min helpi vidante la jenan artikolon: Ŝablono:Germana substantivo? Dankon. --Pablo Escobar 05:59, 27. Dec 2009 (UTC)