Esperanto redakti

atak + i

  Verbo redakti

ataki

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo atakis atakas atakos
Adjektiva aktiva participo atakinta atakanta atakonta
Adjektiva pasiva participo atakita atakata atakota
Substantiva aktiva participo atakinto atakanto atakonto
Substantiva pasiva participo atakito atakato atakoto
Adverba aktiva participo atakinte atakante atakonte
Adverba pasiva participo atakite atakate atakote
Moduso
Infinitivo ataki
Volativo ataku
Kondicionalo atakus
  1. Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io.
    Malamikoj atakas nian landon!
    La lastan el amaso atakas la hundo.
    Kredu min, ni sukcesos forpuŝi la atakantojn!
    Ne iru al la arbaro, ĉar tie loĝas multaj atakemaj bestoj.
    Rapidege kreskis la atakemo de la vento.
    Nia kastelo estas neatakebla.
  2. Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston.
    Hodiaŭ mi atakis tiun taskon (ekpritraktis).
    Hako post hako estas la plej efika atako.
    La atakatoj tre bone scias, ke mi diras nur veron pri ili.
  3. Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito.
    Atakis teruro, ektremis la kruro.
  4. Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco.
    Rusto atakas feron.

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Ataki
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „ataki“.
 Referencoj kaj literaturo