Helpo:Kategoriigado
Kategoria nomspaco
redaktiKategoriigado estas funkcio havigita far la vikia softvaro, kaj Kategorio:
estas unu el nomspacoj en la vikio.
Kategoriaj paĝoj
redaktiKategoriaj paĝoj kiel oni vidas ilin sur la ekrano konsistas el du partoj:
- la supra parto estas vikiteksto
- la suba parto estas aŭtomate generita listo kun paĝon almetitaj al la kategorio
Teknike la supra parto povas enteni ĉion (bildojn, ŝablonalvokojn, ...) kion kutimaj paĝoj (kapvortaj, aldonaj, ...) povas enhavi. Sed estas kutimo teni la enhavon minimuma. Kategorio ne estas enhava paĝo, sed estas la suba parto kiu gravas. Do oni limigu la enhavon al unu aŭ maksimume du skatoloj, aŭ kelkaj linioj kiuj priskribas la enhavon, alternative aŭtomatan priskriban ŝablonon (vidu sube "Aŭtomata generado de priskribo"), kaj laŭbezone indekshelpan ŝablonon (vidu sube).
La suba parto funkcias eĉ se la supra parto estas malplena aŭ ne kreita (ruĝa ligilo). La paĝoj en la listo estas ordigitaj (vidu sube "Ordiga konsileto / ŝlosilo"), sed se la kvanto estas granda tiam iomete malfacilas traserĉi ĝin nur per iloj de la vikia softvaro, do indas uzi indekshelpan ŝablonon.
Enmeto en kategorio, ligiloj al kategorio, dupunkta regulo
redaktiPor enmeti paĝon al kategorio "Lingvoj" la sintakso estas jena: [[Kategorio:Lingvoj]]
. La kategorio aperas sube sur la paĝo. Sed kiel oni ligas al tiaspeca kategoria paĝo? La "kutima" sintakso [[Kategorio:Lingvoj]]
ne funkcias, nenio videblas! Speciala regulo ("dupunkta regulo") validas por la nomspaco Kategorio:
(kaj simile por bildoj kaj intervikiaj ligiloj): aldonu ekstran dupunkton por montri ligilon ([[:Kategorio:Lingvoj]]
), alimaniere io alia okazas! Sen la ekstra dupunkto "io alia" signifas "almetu la paĝon al la kategorio". Forgesita dupunkto estas eraro ofte farita far kaj komencantoj kaj spertaj vikiistoj. Alternative eblas (kaj en ĉi tiu vikio preferindas) uzi ŝablonon {{kate}}
. Kategorienmeton eblas lokigi ie ajn sur la paĝo, sed la kutimo (tradicia en vikipedio) estas ke ili troviĝu plej sube, unu enmeto sole en unu linio.
Kategoriigado en vikipedio kaj vikivortaro
redaktiLa teknikaj reguloj estas plejparte samaj. Diferenco estas ke ĉe vikivortaro eblas krei kategoriojn sen komenca majusklo (ekzemple Kategorio:planlingvoj
), sed laŭkutime oni ne faru tiel, do Kategorio:Planlingvoj
estas la ĝusta nomo. Grava diferenco en kutimoj estas ke ĉe vikipedio oni plej ofte enkategoriigas "permane" aŭ "eksplicite" dum ke ĉe vikivortaro oni faras tion per ŝablonoj. Pro tio kapvortaj paĝoj ne enhavu tradiciajn kategorienmetojn (kiel [[Kategorio:Astronomio]]
), anstataŭe {{k}}
estas uzinda. Ceterajn paĝojn (ŝablonojn, aldonojn, ...) oni enkategoriigas aŭ "permane" aŭ per ŝablonoj. La avantaĝo de la posta metodo estas ke ĝi ŝparas tajpan laboron, ĝi prizorgas laŭbezone la kaŝadon (kiam oni enkategoriigas kategorion, vidu sube), kaj la kategorioj estas ĉiam ĝustaj, inkluzive la ordiga konsileto (vidu sube). Ekzemple la Kategorio:Ŝablonaro lingvokategoria (14 paĝoj) enhavas ŝablonojn kies ĉefa tasko estas enkategoriigi diversspecajn paĝojn pri unuopa lingvo.
Ordiga konsileto / ŝlosilo
redaktiAlia konfuzema detalo estas la kroma dekstra parametro en kategorienmetoj kiel [[Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|sveda]]
aŭ [[Kategorio:Kemio| ]]
. Kion faras la vorto "sveda" aŭ la spaceto? Ĝi estas ordiga konsileto kiu prefiksas la paĝonomon dum intera prilaborado. Supozu kategoriojn "Kategorio:Fiziko (sveda)" kaj "Kategorio:Fiziko (Volapuko)" kiuj troviĝas en "Kategorio:Fiziko laŭ lingvo". Se oni almetas ilin simple per [[Kategorio:Fiziko laŭ lingvo]]
tiam ambaŭ (aŭ ĉiuj) estas ordigitaj sub litero "F" ĉar iliaj paĝonomoj komencas per "F" (la vorto "Fiziko" gravas, ne la nomspaca prefikso "Kategorio")! Per [[Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|sveda]]
oni ŝovas la paĝon al litero "S" kie oni volas havi ĝin, ĉar la "sveda" estas la pli grava vorto en la kunteksto. Kion faras la spaceto, aŭ eĉ steleto "*
" aŭ alia signo? Ĝi ŝovas la paĝon supren en la listo, antaŭ literon "A" kaj antaŭ ciferon "0". Elekto de signo tiel uzata estas afero de gusto kaj kutimo. Spaceto estas kutima sed konfuzema. En ĉi tiu vikio bonvole uzu streketon / minuson "-
" por lokigi paĝojn plej supre kaj la bombon / plenigitan cirklon "•
" por lokigi plej sube (post "Z" kaj post ĉapelitaj esperantaj literoj). Rimarku ke la ordigado estas usklecindiferenta do "Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|sveda" kaj Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|Sveda
havos ekzakte saman efikon, kaj pro tio minusklo sufiĉas kaj preferindas.
Nomigado de kategorioj
redakti... lingvokodo vs lingvonomo ... ne sola ... abundo ...
Kaŝitaj kaj diagnozaj kategorioj
redaktiKategorion eblas kaŝi per magia vorto __HIDDENCAT__
. La utilo de tio ne estas bloki aliron al sekreta aŭ malica enhavo, sed apartigi enhavrilatajn kategoriojn (vortospecoj, fakoj, ...) de teknikaj kategorioj, kaj malpliigi abudon en la listo kun kategorioj sub kapvorta paĝo.
Kategorio:Laŭ traduko (389 paĝoj)
...
Vidu paĝon Helpo:Diagnozaj kategorioj.
Enhavtabelo de kategorioj
redaktiAŭtomata {{eht}}
aperigas enhavtabelon nur se la kategorio enhavas almenaŭ 300 paĝojn aŭ almenaŭ 300 subkategoriojn, kaj tiam ĝi aŭtomate elektas alfabeton laŭ nomo de la kategorio. Neniu parametro estas bezonata.
Aŭtomata generado de priskribo
redaktiEn Kategorio:Ŝablonaro lingvokategoria (14 paĝoj) disponeblas ŝablonoj kiuj prizorgas priskribon, enkategoriigon, kaj laŭbezone kaŝadon de certaj tipoj de kategorioj.
{{kat}}
por pluraj tipoj de kategorioj (jam 6, pliaj estos aldonitaj){{kat-farado}}
por vortfarado- "kat-sono", "kat-vortospeco" kaj pluraj estas arkaikigitaj
Tio draste simpligas kaj plirapidigas kreadon de kategorioj, kaj malpliigas riskon de eraroj en la kategoria arbo. Do multaj kategorioj enhavu simple jenan tekston:
{{kat}}
Prokrastita efiko, nulecaj redaktoj
redaktiRestas unu malplaĉaĵo pri enkategoriigado per ŝablonoj: efiko de ŝanĝo povas esti prokrastita, de kelkaj sekundoj ĝis kelkaj monatoj. Pripensu paĝon "A" kiu alvokas ŝablonon "Ŝablono:B" por enkategoriigo. "Ŝablono:B" siavice alvokas modulon "Modulo:C" kiu dependas de "Modulo:D". La du moduloj estas multe uzataj (far plejmulto de kapvortaj paĝoj aŭ rekte ĉiuj). Nun oni redaktis la modulon "Modulo:C" kaŭzante ŝanĝon de enkategoriigado. Kio okazu aŭ kio okazos? En la ideala vikio, ĉiuj trafitaj paĝoj tuj transsaltus al la nova kategorio. En reala vikio, tio ne okazas. Por testi ke la redakto de la modulo bonis, oni povas permane nulecredakti la paĝon "A" (kaj eble kelkajn pliajn) kaj inspekti la rezultojn. Tio certigas ke la eble novkreita kategorio ne estu maplena kaj ŝajne neutila. Iom post iom, ĉiuj aŭ almenaŭ plejmultaj trafitaj paĝoj transsaltas al la nova kategorio. Se necese eblas akceli tion per roboto. Iam la malnova kategorio malpleniĝas aŭ tute aŭ plejparte, kaj la kvanteton da "forgesitaj" paĝoj eblas prizorgi permane.
Kiam uzi kategorion
redaktiGrupigu artikolojn en kategorion se tia kategorio povas esti utila por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:
- Kapvorta paĝo:
Tokipono
(esperanta kapvorto, lingvonomo)- Utila kategorio: [[Kategorio:Lingvonomo]]
- Utila kategorio: [[Kategorio:Kapvorto (Esperanto)]]
- Aldona paĝo:
Aldono:Tokipono
- Utila kategorio: [[Kategorio:Planlingvoj]] (pri temo)
- Neutila kategorio: [[Kategorio:Lingvo kiu komenciĝas per la litero T]]
Kelkaj reguloj
redakti- Ununombro : por nomumi iun kategorion oni uzas la ununombran formon, t.e. ne Plantoj, sed ja Planto, ne Fruktoj, sed ja Frukto. Escepto: Lingvoj.
- Artikolnomo el Vikipedio : por nomumi iun kategorion oni sekvas la artikolnomojn el Vikipedio en ununombra formo; do :
- ne Birdoj, sed ja Birdo
- ne Informadiko, ne Komputiko, ne Komputoscienco, sed ja Komputado
- ne Lingvistiko, sed ja Lingvoscienco
- ne Botaniko, sed ja Plantoscienco
- Pluraj kategorioj : oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed
- Plej specifa kategorio : oni ĉiam uzu almenaŭ la plej specifan kategorion, ekz.: artikolo aluminio estu metata en kategorion Kemia elemento, sed ne en kategorion Kemio, ĉar Kemia elemento estas sub-kategorio de Kemio.
- Sama nomo kiel kategorio : artikolo kun la sama nomo kiel kategorio estu metata en tiun kategorion, t.e. birdo estu en Kategorio:Birdo, ne (nur) en Kategorio:Besto.
Plej bone, ĝi estu enmetata jene: [[Kategorio:Birdo|-]] . Tiel ĝi montriĝos inter la komencaj artikoloj en la kategori-paĝo. - Sama nomo kiel kategorio: ne pri lingvo : la supera regulo ne aplikiĝas pri lingvo-kategorio, ekzemple oni ne metu nederlanda en kategorion Kategorio:Nederlanda.
- Ĉe la fino : (validas nur por permana enkategoriigado) bonvolu meti la Kategorio:...-liniojn ĉe la fino de la artikolo. Tiel oni facile trovos ĝin.
Laŭsekse
redaktiOni ne kreu kategoriojn laŭsekse.
La tuta aro da kategorioj
redaktiDisponeblas 4 lingvo-nedependaj subkategorioj (Fako, Temaro kaj Makrolingvo), kaj en Lingvoj subkategorioj por unuopaj lingvoj (Afara, Afrikansa, Ajmara, Albana, ktp.).
Ĉiu lingvo-nedependa subkategorio Fako aŭ Temaro enhavas aliajn lingvo-nedependajn subkategoriojn, kaj tiuj denove enhavas aliajn lingvo-nedependajn subkategoriojn, ktp.
Ekzemple: Fako > Scienco > Biologio > Bestoscienco > Besto > Insekto (>
= enhavas).
Ĉi tiuj kategorioj estas lingvo-nedependaj, t.e. povas esti uzataj de ĉiuj lingvoj samtempe.
Ekzemple:
- Portugala > Fako (portugala) > Scienco (portugala) > Biologio (portugala) > Bestoscienco (portugala) > Besto (portugala) > Insekto (portugala).
- Volapuko > Fako (Volapuko) > Scienco (Volapuko) > Biologio (Volapuko) > Bestoscienco (Volapuko) > Besto (Volapuko) > Insekto (Volapuko).
Do: La kategori-strukturo de ĉiu lingvo estas kopio de la lingvo-nedependa kategori-strukturo!
Rimarko: La lingvo-nedependa kategorio Kategorio:Makrolingvo (1 paĝoj) estas kazo aparta: ĝia sola celo estas indiki la anojn de makrolingvoj. Vidu ekz. kategorion Kategorio:Makrolingvo (ĉina) (6 paĝoj).