Helpo:Diagnozaj kategorioj

< Helpo:Superrigardo < Diagnozaj kategorioj

Enkonduko redakti

Diagnozaj kategoriojKategorioj por kontrolado (EN: tracking categories) ne estas parto de la laŭtema kaj laŭlingva kategoriado. Ilia utilo estas faciligi bontenadon per grupigo de paĝoj kun certaj teknikaj trajtoj. Tio povas esti tute sendanĝeraj interesaĵoj (ekzemple paĝoj kun bildo), problemetoj, aŭ gravaj nepre riparendaj fuŝoj (ekzemple skripteraroj).

Tipoj de diagnozaj kategorioj redakti

Plenigitaj far la vikimedia softwaro redakti

La listo estas atingebla per Specialaĵo:TrackingCategories (EN: Special:TrackingCategories). Unu ekzemplo estas Kategorio:Paĝoj kun skripteraroj.

Plenigitaj far ŝablonoj kaj moduloj redakti

Ŝablonoj kaj moduloj detektante eraran alvokon povas ignori la problemon (evidente tio apenaŭ helpas al rebonigo), plendi pli malpli videble sur la paĝo kiu uzas la ŝablonon, aŭ aldoni la paĝon al diagnoza kategorio. Tiumaniere la fuŝajn paĝojn eblas simple trovi en la kategorio kaj permane aŭ perrobote ripari ilin. Kiel ekzemplo vidu Kategorio:Bontenado pri mankanta sonskribo.

Kreado kaj kaŝado redakti

Oni kutimas kaŝi la dignozajn kategoriojn se oni kreas ilin. Se kategorio preferinde estu malplena oni povas eĉ fajfi pri kreado kaj lasi ĝin ruĝa. Kiel ekzemplo vidu Kategorio:Redirects connected to a Vikidatumoj item.

Oni kaŝas kategorion per magia vorto __HIDDENCAT__, kiu ankaŭ aŭtomate almetas la kategorion al Kategorio:Kaŝitaj kategorioj. Do ne uzu sintakson [[Kategorio:Kaŝitaj_kategorioj]].

Se kategorio grupigas paĝojn pro sendanĝeraj interesaĵoj tiam oni preferinde kreu kaj kaŝu ĝin. Kiel ekzemplo vidu Kategorio:Aldono kun bildo.

La kreitajn daŭre havindajn kategoriojn eblas trovi en Kategorio:Bontenado (12 paĝoj).

Nomigado redakti

  • Kategorio:Erara uzo de ŝablono‎ (28 paĝoj) -- Ne uzu por nevalida aŭ nekonata lingvokodo (kelkaj ŝablonoj ne estas ĝisdatigitaj kaj faras tiel). Kelkaj ŝablonoj kreas plian kategorion nomigitan kiel Erara uzo de ŝablono (aŭdo) kiun oni ne kreu (ĝi restu ruĝa) kaj kiu malkaŝas la nomon de la ŝablono kiu estas uzata erare.
  • Kategorio:Evidente nevalida lingvokodo‎ (63 paĝoj) kaj Kategorio:Nekonata lingvokodo‎ (100 paĝoj) -- Kelkaj ŝablonoj kreas du pliajn kategoriojn nomigitajn kiel Evidente nevalida lingvokodo‎ nome (Deutsch) kaj Evidente nevalida lingvokodo‎ loke (aŭdo) kiujn oni ne kreu (ili restu ruĝaj) kaj kiuj malkaŝas la problemhavan lingvokodon (post "nome") kaj nomon de la ŝablono kiu ricevis ĝin (post "loke").

Tio helpas rapide trovi la kaŭzon de la eraro kaj ripari ĝin.