Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo trafis trafas trafos
Adjektiva aktiva participo trafinta trafanta trafonta
Adjektiva pasiva participo trafita trafata trafota
Substantiva aktiva participo trafinto trafanto trafonto
Substantiva pasiva participo trafito trafato trafoto
Adverba aktiva participo trafinte trafante trafonte
Adverba pasiva participo trafite trafate trafote
Moduso
Infinitivo trafi
Volativo trafu
Kondicionalo trafus
  1. Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis.
    Li pafis, sed feliĉe ne trafis min.
    Trafi du celojn per unu ŝtono.
    Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
    Viaj respondoj estis tute trafaj.
    Mi celis nur trafeblajn celojn.
    Ŝi trafiĝis de falanta ŝtono kaj mortis.
  2. Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan.
    Ĉiuj frapoj lin trafis.
    Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
  3. Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas.
    Nia aŭto trafis en kavon.
    Trafi per la vizaĝo en koton.
  4. Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko.
    La morto trafis ŝin.
    Mi suferas trafon de gripo.
  5. Hazarde renkonti, trovi ion bonan.
    Ni trafis tre bonan akcepton.
    Trafemaltrafe.;
    Tiujn nuancojn trafas, kompreneble, nur niaj verkistoj originalaj, kiuj manipulas Esperanton ekster nacilingvaj kadroj.[1]
 Samsencaĵoj
kapti; rekapti; enretigi; enmaŝigi; trafi; ricevi; malsaniĝi; infektiĝi; renkonti; atingi

 Tradukoj
redakti
 Referencoj kaj literaturo
 Vikipedio enhavas artikolon pri: Trafi
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „trafi“.
 Referencoj kaj literaturo
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo