Esperanto redakti

  Substantivo redakti

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo tendaro tendaroj
Akuzativo tendaron tendarojn
 Vorterseparo
tend + ar + o

 Signifoj
redakti

  1. grupo da tendoj servanta kiel provizora loĝejo: starigi sian tendaron[1]; halti tendare[2]
  2. (figursenca) partio
    Ni apartenas al du malsamaj tendaroj.
 Ekzemploj
[1] En la provinco oni kunpremegis la judaron en gettojn kaj deportis ilin en la ekstermajn tendarojn sur germana teritorio.[3]
 Samsencaĵoj
[1] kamploĝejo, kampadejo, kampejo, bivako
 Frazaĵoj
[1] junulara tendaro, armea tendaro

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de Kazimierz Bein
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 123.