Vikipedio enhavas artikolon pri: Taĉmento

Esperanto redakti

  Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

  Substantivo redakti

 
[1a] Taĉmento da tamburistoj.
 
[1b] Taĉmento da esperantistoj.
 
[1c] Iraka piedpilkada taĉmento.
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo taĉmento taĉmentoj
Akuzativo taĉmenton taĉmentojn

 Signifoj
redakti

  1. homgrupo komisiita pri iu misio aŭ tasko
a) (militado) Parto de regimento marŝanta aŭ operacianta izole: tuta taĉmento da tamburistoj[1]
b) aro da homoj farantaj apartan laboron, aŭ periode laborantaj dum alia aro ripozas: kun studentaj konstrutaĉmentoj mi estis en Saĥalin[2]
c) (sporto) Kunludantoj en konkurso.
 Ekzemploj
[1] Patrolo estas malgranda taĉmento de soldatoj aŭ policistoj.
 Samsencaĵoj
[1c] partio, teamo

 Tradukoj
redakti

 Referencoj kaj literaturo
 Fontoj kaj citaĵoj
  1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de Feliĉo
  2. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 18a, p. 108a