surda
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | surda | surdaj |
Akuzativo | surdan | surdajn |
Signifoj |
- Tute ne posedanta, aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi.
- Li estas surda je la dekstra orelo.
- Virino bonorda estas muta kaj surda.
- Ŝia surdeco estas denaska.
- La maljuneco iom surdigis la avon.
- Ne volanta aŭskulti, ne lasanta sin konvinki.
- Ili restis surdaj al mia peto.
- Prediki al surduloj (vane peni por persvadi).
- Iliaj oreloj surdiĝis tuj kiam mi komencis mian parolon.
- Malsonora, malakuta.
- Lia voĉo estas surda.
- Sufiĉas! surde interrompis la patro.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "surda".
- La Simpla Vortaro, „surda“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „surda“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "surda"